Kimle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kimle estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. Kamana slave signifas ŝtono. La komunumo estas kroate Kemlja, germane Kimling.

Bazaj informoj

Situo

Kimle situas ambaŭflanke de Mosoni Duna. Fervojo kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno estas ne tro for. Mosonmagyaróvár troviĝas je 8 km-oj.

Historio

La vilaĝo senhomiĝis post la kontraŭturkaj bataloj, poste kroatoj kaj ŝvaboj refondis ĝin. La ŝvaboj estis deportitaj al Germanio en 1946. En 1959 kolĥozo Rákóczi formiĝis en tiama vilaĝo Magyarkimle, poste formiĝis en la proksimeco kolĥozoj Tritikospiko kaj Eta Danubo, kiuj aliĝis al Rákóczi.

En 1966 ponto konstruiĝis tra la riverobranĉo, sekve memstaraj vilaĝoj Horvátkimle, Magyarkimle kaj Novákpuszta unuiĝis. En Novákpuszta kampadejo funkcias.

Vidindaĵoj