Kisdobsza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kisdobsza [kiŝdobsa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. En la loknomo kis signifas hungare: malgranda kaj tio faras diferencon de la simila kaj najbara komunumo Nagydobsza.

Bazaj informoj

Situo

Kisdobsza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. La stacidomo troviĝas 2, Szigetvár 12, Barcs 19, Pécs 46, Kaposvár 52, Budapeŝto 231  km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277 laŭ tiama hungara ortografio "Dubza". Post invado de la tataroj du apartaj vilaĝoj fondiĝis: Granda kaj Malgranda Dobsza. Dum regado de la turkoj ekde 1566 la vilaĝo ne senhomiĝis, sed dume kroatoj alvenis. En 1979 ambaŭ Dobsza unuiĝis, sed ili disiĝis en 1992.

Vidindaĵoj