Knajsno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Knajsno ene de Okcidenta Kablando.
Knajsno vidata ekde la kajoj en Knajsno-Laguno.

KnajsnoKnysna (['|n|aɪ|z|n|ə]; verŝajne el koja vorto signifanta "filikoj" [1][2]) estas urbo kun 51 078 da enloĝantoj en Okcidenta Kablando de Sud-Afriko kaj estas parto de la Ĝardena Vojo. Ĝi troviĝas ĉe 34° sude de la ekvatoro, kaj 72 da kilometroj oriente de la urbo George je la N2-aŭtovojo, kaj 25 da kilometroj okcidente de Plettenberg-Golfo je la sama vojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas sciata pri la indiĝenaj enloĝantoj de Knajsno, la kojoj. La areo oriente de la nuntempa urbo George estis disigata per alta montaro kaj profundaj kanjonoj, farinte ĝin esence nealirebla por eŭropaj vojaĝintoj.

Eŭropa setlejo[redakti | redakti fonton]

Tamen, la unuaj eŭropanoj alvenis en la areo en 1760, kaj la bieno "Melkhoutkraal" (laŭlitera traduko de la afrikansa : "lakto-ligno-ĉevalejo") estis establata sur la orienta marbordo de Knajsno-Laguno. Stephanus Terblans, la unua eŭropa terkultivisto se temas pri ekloĝi en la areo, ricevis pruntpermesilon por kultivadi ĉi tie. Post transloĝiĝo al Knajnsno, George Rex, brite naskita entreprenisto konsiderata kiel la fondinton de la urbo, aĉetis Melkhoutkraal kaj la bienon de Eastford en 1804. Li donis 80 akreojn de Eastford al la Kolonia Registaro, post kiu la Reĝa Mararmeo agnoskis la urbecon de Melville. La posedaĵoj de Rex estis vendataj post kiam li mortis en 1839.

alt text
Knajsno-Laguno, estuaro.

En aprilo 1817, la transportbrigo "Emu", apartenanta al la Kaburba Ŝipfarejo, estis la unua eŭropa ŝipo se temas pri eniri Knajsna-Lagunon. Ŝi frapis rokon, nuntempe konatan kiel Emu-Rokon, kaj estis truigata [3]. Ĝia ŝipanaro kondukis "Emu"-on marborden por malhelpi ĝian fundeniĝadon. En malfrua aprilo la ŝipo "HMS Podargus" alvenis por asistado [4]. Post esplorado de la areo, "HMS Podargus" velis sekure en Knajsna-Lagunon kaj regajnis la ŝarĝon de "Emu" [3].

La sekvanta grava setlanto en Knajsno estis kapitano Thomas Henry Duthie, kiu geedziĝis kun Karolino, la filino de George Rex, kaj aĉetis parton de la bieno de lia bopatro, "Uitzicht", kiun li renomis "Belvidere". La konstruado de malgranda normand-stila preĝejo estis komisiita fare de Duthie sur lia posedaĵo, kaj estis konsekrata en 1855. La setleja enloĝantaro malrapide kreskis, kaj angloj kiaj ekzemple Henry Barrington kaj Lt. Col. John Sutherland, kiu establis la setlejon de Newhaven sur parto de aĉetita tereno, ekloĝis en la areo. Tiutempe, Knajsno estis militiste depende de Plettenberg-Golfo kaj juĝiste de George. En 1858, Knajsno iĝis aparta Juĝista Divisio, novaj butikoj kaj loĝejinstalaĵoj estis malfermataj, kaj Knajsno iĝis la nova komerca centro de la regiono.

Je sia vojo al Novzelando, la Thesen-familio kiu vojaĝis ekde Norvegujo tiom ŝatis la vilaĝeton Knajsno ke ĝi decidis resti, kunportante sian scion pri komerco kaj velado. Baldaŭ, konstruligno estis eksportata ĝis Kabo-Kolonio ekde la vastaj areoj de arbaro ĉirkaŭanta Knajsnon; kaj vaporsegejo kaj malgranda ŝipkonstruejo estis establataj. Poste, tiuj estis translokigataj al Ĉeval-Insulo (Paarden Island), poste konata kiel Insulo de Thesen.

Milvuda orimpetego[redakti | redakti fonton]

alt text
Muzeo "Milvuda Domo".

En 1878, gravega eltrovaĵo estis farita en la areo. Ora bulo estis trovita en Karatara-Rivero, proksime de Ruigtevlei. Baldaŭ riĉaĵoĉasistoj el ĉiuj partoj de la mondo alvenis ĉe Milvudo (Millwood) en serĉo de oro, kaj Milvudo kreskis en movoplenan urbon. Milvudo estis deklarata orkampon, la unuan en Sud-Afriko. Tamen, baldaŭ ne sufiĉe da oro estis reakirata por subteni kreskantan urbon, kaj la minindustrio en la areo kolapsis. Kelkaj ministoj translokiĝis al Knajsno, kunportante siajn malgrandajn hejmojn. Unu el la domoj, konata kiel "Milvuda Domo" (Millwood House), nun funkcias kiel muzeon.

Unuiĝo kaj lignoindustrio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1880 pli ol 1 000 da personoj estis enloĝantaj en Knajsno [5]. En 1882, la setlejoj Newhaven, Melville kaj la "tero-kojno" inter la du vilaĝoj estis unuigataj por konstitui la komunumon Knajsno (The Knysna), ricevante ĝian nomon de Knajsno-Rivero.

La knajsna lignoindustrio kulminis kiam George Parkes alvenis de Britujo kaj vidis la ŝancon uzi la durlignojn de la knajsnaj arbaroj por eksporti aliloken en la lando, kaj eĉ eksterlanden. Li establis la Knajsnan Arbaran Kompanion, poste renomita al Geo. Parkes and Sons Ltd., kiu daŭre komercas nuntempe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Knajsno vidata ekde Pezula Estate

La urbo estas primare konstruita sur la norda marbordo de granda varmakva estuaro, konata kiel Knajsno-Laguno, kiu estas provizata fare de Knajsno-Rivero. La estuaro malfermiĝas al la oceano post pasado inter du grandaj terkapoj. Tiuj estas populare konataj kiel "La Kapoj" (The Heads), kaj fariĝis fifamaj pro la perdo de boatoj kaj fiŝkaptistoj pasantaj tra iliaj perfidaj kaj kapricaj akvoj. Apud ili troviĝas geologiaj formacioj, loke konataj kiel La Mapaj Ŝtonoj ("The Map Stones"). Norde de Knajsno la afromontanamezvarma pluvarbaro kovras la montetojn tra 20 da kilometroj ĝis ĝia transiro al finboso en Montaro Utenikva.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Knajsno havas mediteranean klimaton. La someroj estas varmaj kaj la vintroj mildaj ĝis malvarmetaj. Dum la somero, la meza maksimumtemperaturo atingas proksimume 25 °C kaj malofte estas super 30 °C. La meza maksimumtemperaturo dum la vintromonatoj varias en la areo de 16 °C ĝis 17 °C. Knajsno havas unu el la plej riĉaj pluvokvantoprocentoj en Sud-Afriko kun la plej malseka tempo de la jaro inter oktobro kaj decembro. Knajsno restas verda en iu ajn sezono, kaj sia mezvarma klimato igas ĝin turisman celon en ĉiuj sezonoj [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Volume 6 Standard Encyclopaedia of Southern Africa (Nasionale Opvoedkundige Uitgewery 1972)
  2. (1973) Suid-Afrikaanse berg- en riviername. Tafelberg-uitgewers, Cape Town. ISBN 0-624-00273-X. 
  3. 3,0 3,1 Asiatic Journal and Monthly Miscellany, (1818), Vol. 6, p.317.
  4. Horsburgh (1826), Vol. 1, p.196.
  5. angle Knajsna Historio 1770-1899.
  6. angle Faktoj pri Knajsno (Knysna Estate Agency)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

34°02′08″S 23°02′56″E  /  34.03556°S, 23.04889°O / -34.03556; 23.04889 (Knajsno)