Koĉario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junaj armenoj dancas koĉarion en Erevano, Armenio.

Koĉario (armene: Քոչարի , azere: Köçəri , greke: Κότσαρι Kocari, kurde: Koçerî ; turke: Koçari ), estas serio de armenaj popoldancoj, dancitaj hodiaŭ ne nur de armenoj sed ankaŭ de asirianoj, azeroj, kurdoj, pontaj grekoj kaj turkoj. Ĝi estas formo de cirklodanco[1].

Ĉiu regiono en la Armenaj Altebenaĵoj havis sian propran Koĉarion, kun sia unika maniero kaj dancado kaj muziko. Unu speco estas Jalio, ĥigo, dilano, danco komuna al azeroj, asirianoj kaj kurdoj havas malsamajn formojn konatajn kiel Koĉario.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

  • En la armena, Koĉari laŭlitere signifas "genuen-venu". Գուճ (guĝ) signifas "genuo" kaj արի (ari) signifas "venu".
  • En azera lingvo , "köç" signifas "moviĝi" uzata kaj kiel verbo kaj kiel substantivo, kun ĉi-lasta pli uzata en la kunteksto de nomadaj vojaĝoj. "Köçəri" ankaŭ estas kaj adjektivo kaj substantivo, kio signifas "nomada" kaj "nomado" samtempe.
  • En ponta greka lingvo, el la greka "κότσι" (en ponta greka "κοτς") kun la signifo "kalkano" (de mezepoka greka "κόττιον" kun la sama signifo) kaj "αίρω" kun la signifo "levi", ĉiuj kune "levante la kalkanon", ĉar la grekoj konsideras la kalkanon esti la ĉefa parto de la piedo, kiun uzas la dancisto[2].
  • En la kurda, la vorto por nomadoj estas Koçer, do la nomo Koçerî igas ĝin "nomada"[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1953) Granda Soveta Enciklopedio, 2‑a eldono 23 (ruse), Moskvo: Vvedenskij, Boris, p. [htt//bse2.ru/book_view.jsidn=030288&e=170&format=html 170]. “КОЧАРИ — армянский народный мужской танец.”.
  2. Kotsari. Pontian.info. Arkivita el la originalo je 16a de oktobro 2012. Alirita 6a de novembro 2013.
  3. Koçer (svede). Konsilio de Sveda Lingvo. Alirita 6a de novembro 2013.