Koko (gorilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koko (naskiĝinta je 4-a de julio, 1971 en San-Francisko, Kalifornio) estas la nomo de gorilino instruita de D-ro Francine 'Penny' Patterson kaj aliaj sciencistoj ĉe Universitato Stanford komuniki per pli ol 1.000 signoj bazitaj sur Usona signolingvo, kaj kompreni proksimume 2.000 vortojn de la parolata angla lingvo. Ŝi ĝis nun vivis plejparte en Woodside, Kalifornio, sed oni planas eventuale translokigi ŝin al sekurejo en Maui, Havajo.

Koko estas mallongigo de la nomo Hanabi-Ko, signife "artfajraĵa infano" en la japana, referenco al ŝia naskiĝtago, la 4-a de julio, kiam en Usono oni ofte festas la tiaman nacian tagon per artfajraĵoj.

Lingvouzo[redakti | redakti fonton]

Iuj sciencistoj asertas ke la signouzo de Koko, kaj ŝiaj agoj konsekvencaj kun tiu signouzo, indikas ke ŝi nun mastrumas lingvokapablon. Aliuloj kontraŭas, pretendante ke ŝi ne komprenas la signifon de tio, kion ŝi faras, sed lernas elmontri la signojn simple ĉar la esploristoj rekompencas ŝin pro tio (indikante ke ŝiaj agoj estas la produkto de respondo al kondiĉoj). Tamen, la dua pretendo ne konsekvencas je la observaĵo, ke Koko uzas lingvon libere kaj novmaniere, eĉ kiam ekzistas neniu antaŭvidebla rekompenco. Alia zorgo rimarkita pri la kapablo de Koko esprimi koherajn pensaĵojn per signouzo estas ke interpreto de la konversacio de la gorilino dependas pri ŝia mastro, kiu povus vidi malprobablajn ligojn de signoj kiel signifoplenaj.

D-ro Patterson raportis pri Koko inventanta novajn signojn por komuniki novajn pensaĵojn. Ekzemple, ŝi asertas, ke neniu instruis al Koko la vorton por "ringo," tial por referenci ĝin ŝi kombinis la vortojn "fingro" kaj "braceleto," tiel "fingrobraceleto."

Kritiko el iuj partoj de la sciencista komunumo temas pri la fakto ke dum eldonaĵoj ofte aperas en la popularaj amaskomunikiloj pri Koko, sciencaj eldonaĵoj estas malmultenombraj (tamen ili ja ekzistas).

Tia debato postulas zorgeman konsideradon pri tio, kion signifas 'lerni' aŭ 'uzi' lingvon. Tiu ĉi debato daŭris ekde la unua signolingvaj eksperimentoj kun simioj, kun la ĉimpanzo Washoe dum la 1960-aj jaroj. Aliaj bone konataj signouzantaj simioj inkluzivas je ĉimpanzo Nim Chimsky kaj je la orangutano, Chantek. Goriloj kaj bonoboj (etaj ĉimpanzoj) estas sufiĉe lertaj pri iuj komunikformoj, dum komunaj ĉimpanzoj kaj orangutanoj emas pli pri mastrumo de manaj lertecoj, inkluzive de braksvingado.

La trejnado de Koko komenciĝis kiam ŝi unujaraĝis. D-ro Patterson asertas, ke apartenis al Koko vortostoko da pli ol 1.000 signoj, kiu igas ŝin inter la plej kapablaj nehomaj lingvouzantoj.

Miĥaelo kaj Ndume[redakti | redakti fonton]

Miĥaelo, gorilo kiu vivis kun Koko dum kelkaj jaroj, ankaŭ evoluigis vastan vortostokon de signoj, pli ol 600, sed ne tiom lertiĝis kiom Koko antaŭ sia morto en 2000. La prizorgistoj de Miĥaelo kredas, ke li ĉeestis kaj memoris la morton de sia patrino fare de kontraŭleĝĉasistoj, sed ne kapablis klare esprimi la okazon. En la natura programo de PBS (la usona Publika Elsenda ServoPublic Broadcasting Service) Koko: Konversacio kun Gorilo, grupo de la signoj de Miĥaelo interpretiĝas kiel provo transdoni priskribon de sia patrino estante pafita dum la infaneto rigardis. Dum oni intencis, ke Koko kaj Miĥaelo eble produktus gorilidon al kiu ili instruus signojn, la du goriloj vidis unu la alian kiel gefratoj kaj ne sekskuniĝis.

Alia gorilo, Ndume, estis elektita de Koko el grupo de vidbendoj montritaj al ŝi de sia "patrino" Penny, kiu ludigis kelkajn vidbendojn montrantajn virajn gorilojn, en tio, kion oni povus prksiribi kiel provo pri "vidbenda rendevuado." Malgraŭ tiuj penoj, Koko kaj Ndume ankaŭ ne pariĝis.

La katoj de Koko[redakti | redakti fonton]

Tamen ne unika, Koko estas unu el malmulte da nehomoj, kiujn oni konas gardi dombestojn de alia specio. Ŝi prizorgis kelkajn katojn tra la jaroj, kaj la interrilato de Koko kun la kato All Ball estis figurita en la libro de 1987 Koko's KittenLa Katido de Koko (Scholastic Press, ISBN 0-590-44425-5), kiun verkis D-ro Patterson.

Aliaj goriloj, kiujn oni konas esti gardinta dombestojn, inkluzivas je Toto.

Koko en la amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Oni faris multajn instrufilmojn pri Koko, inkluzive de Koko: A Talking Gorilla, esperante Koko: Parolanta Gorilo (1977). Je 27-a de aprilo, 1998, Koko okazigis "surretan babiladon" aktualan per AOL.

En aŭgusto de 2004, Koko denove estis en la novaĵoj pro dentodoloro. Ŝi komunikis, ke ŝi doloris, kaj laŭ ŝiaj prizorgistoj povis indiki sian dolornivelon per skalo de 1 ĝis 10.

Aktoro Robin Williams iom pritraktis sian renkonton kun Koko en sia speciala programo Live on Broadway. Ŝi ankaŭ estis la inspiro por Amy la "parolkapabla" simio en la romano de Michael Chrichton Congo.

Seksa atakado[redakti | redakti fonton]

Koko engaĝiĝis en kelkaj procesoj pri seksa atakado. Almenaŭ tri ekslaboristinoj pretendis, ke oni insistis ke ili montru siajn mamojn al Koko. Ili diras ke D-ro Patterson kuraĝigis tiun konduton, ofte interpretante signojn de Koko kiel peto por cicomontro, kaj sciigis al ili ke sia posteno estus minacita se ili "ne indulgis la cicofetiĉon de Koko." Oni observis, ke Koko ofte ludeme ekkaptas kaj virajn kaj inajn cicojn sen averto aŭ incito. D-ro Patterson pretendas, ke Koko uzas la vorton "cico" por referenci homojn.

Ĉiuj pretendoj pri atakado estis porĉiame forlasitaj je la 21-a de novembro, 2005, post la fondaĵo kaj partioj engaĝitaj atingis finaranĝon.

Jody Weiner, la advokatino de Koko, skribas pri Koko kaj seksa atakado en la libro Kinship With Animals, esperante Familieco kun bestoj (2006, Council Oak Books).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la anglalingva versio je la 14-a de januaro, 2008.