Konishi Masutaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konishi Masutaro
Persona informo
小西増太郎
Naskiĝo 4-an de aprilo 1862 (1862-04-04)
en Okajama
Morto 10-an de decembro 1940 (1940-12-10) (78-jaraĝa)
en Gubernio Okajama
Lingvoj japanarusa vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato vd
Familio
Infanoj Tokuro Konishi vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • filologo • rusologo vd
Laborkampo filologio • rusologio • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KONISHI Masutaro (japane 小西 (こにし) 増太郎 (ますたろう), Konishi Masutarō, baptita kiel ruse Дании́л Петро́вич Ко́ниси, Daniíl Petróviĉ Kónisi) estas japana verkisto, tradukisto kaj profesoro pri la rusa literaturo. Li naskiĝis la 4-an de aprilo 1863 en Okajama, Bidzen provinco (備前国) situanta en plej granda japana insulo Honŝu, mortis la 10-an de decembro 1940 en Tokio, ĉefurbo de Japanio en Stacio Shinjuku (新宿駅) pro koratako, kiam li aĝis 77 jarojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Konishi naskiĝis en la familio de komercisto. Danke al sia avino, kiu estis spertulino pri la japana kaj la ĉina lingvoj, li ekde kvarjara aĝo komencis lerni gramatikojn de ties lingvoj kaj perfektiĝi pri la kaligrafio.

Post atingo de dudek jaroj li translokiĝis al Tokio, kie komencis studi en la Spirita seminario de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Japanio. Tie li iĝis ortodoksa kristano kaj estis baptita kiel Daniil Petroviĉ Konisi.

Ekde 1889 li plu studis en Kieva Spirita Akademio (fako Historio de teologio}. En 1893 li tie diplomiĝis kiel kandidato pri teologio. Poste li studis en Moskva universitato (Historia-Filozofa fako).

Konishi kaj Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

En Moskvo li interkonatiĝis kun mondfame konata rusa verkisto, grafo Leo Tolstoj kaj liaj gefamilianoj, inkluzive plej junan filinon Aleksandra Tolstaja.

En 1895 ambaŭ amikoj komencis traduki el la ĉina lingvo, kiun Konishi perfekte posedis, en la rusan verkon Daŭdeĝingo far ĉina saĝulo Laozio. Tolstoj kontrolis la tradukaĵon per komparo kun la anglalingvaj, germanlingvaj kaj franclingvaj versioj tiam jam ekzistantaj.

La dua rendevuo okazis en rezidejo de la grafo Jasnaja Polana en 1909. Konishi estis sola japano partopreninta funebran ceremonion okaze de morto de Leo Tolstoj en 1910.

Li japanigis multajn verkojn far Tolstoj kaj mem verkis kelkajn librojn pri la grafo, inter kiuj plej fama estas "Konversacioj kun Tolstoj".

Kiel profesoro pri la rusa literaturo li kelkajn jarojn instruis en Kioto universitato kaj en Doshisha universitato.

En 1914 li lasis ambaŭ universitatojn kaj plu laboris kiel konsilisto de granda negoca firmao kaj ofte vizitis rusan urbon Vladivostoko.

Konishi kaj Aleksandra Tolstaja[redakti | redakti fonton]

Oktobre de 1929 Aleksandra Tolstaja, plej juna filino de Leo Tolstoj, venis Japanion, kie renkontiĝis kun Konishi Masutaro. Tiu por ŝi kaj por ŝiaj amikino Olga kun filino Maria konstruis domon apud tiama Tokio en Ogikubo (荻窪).

Li multe helpis kaj apogis ŝian turneon tra la lando dum 1929 - 1931, kie Aleksandra prelegis pri sia patro. Pri sia dudekmomata restado kaj pozitivaj impresoj Aleksandra verkis libron "Magia lando Japanio"", en kiu nomo de Konishi estas ofte menciata.

Post elmigrado de Aleksandra al Usono en 1931 Konishi kaŝe subvenciis ŝin, ĉar tiu suferis por monmanko.

En 1940, post subita morto de Konisi, ŝi ricevis valoran heredaĵon de li - monon kaj la oran horloĝon, kiun li uzadis multajn jarojn.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li havis du filojn: Konishi Tokuro (小西得郎 1896—1977), kiu famiĝis kiel basbolisto, kaj Konishi Yumidziro. Du liaj filinoj estis instruistinoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]