Konjekto (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konjekto)

En matematiko, konjektohipotezo estas aserto, kiu ŝajnas esti vera, sed ne estas rigore pruvita. Kiam konjekto estas pruvita, ĝia statuso altiĝas al tiu de teoremo kaj ĝi povas esti senriske uzata en la konstruado de aliaj matematikaj pruvoj. Ĝis tiam matematikistoj povas uzi la konjekton nur sur provizora/kondiĉa bazo, ĉar tiuokaze ĉiu rezultanta laboro estas mem provizora ĝis kiam la konjekto estas pruvita.

En scienca filozofio, Karl Popper proponis uzon de la termino "konjekto" por indiki, ke la aserto estas supozata vera, sed precipe surbaze de nekonkludigaj motivoj, kontraste kun hipotezo, teorio, aksiomo, principo, kiuj estas asertoj pruvitaj aŭ alie agnoskitaj surbaze de akceptitaj scioj.

Famaj konjektoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis antaŭnelonge, la plej fama konjekto estis la misnomita "lasta teoremo de Fermat" - misnomita, ĉar, kvankam Pierre de Fermat pretendis havi lertan pruvon de ĝi, neniu povis trovi ĝin inter liaj notoj post lia morto. La konjekto mok-tentis matematikistojn dum pli ol tri jarcentoj, ĝis ĝi estis pruvita en 1994, kaj nun ĝi efektive estas teoremo.

Aliaj famaj konjektoj estas:

Estas multaj konjektoj pri primoj, inter ili - pri ekzisto de nefinia kvanto de primoj de specifa speco, inter ili primoj de Sophie Germain, primoj de Wilson (kvankam estas sciataj nur 3 ĉi tiuj primoj), ĝemelaj primoj (ĝemela prima konjekto).

Kontraŭekzemploj[redakti | redakti fonton]

Malsimile al la empiriaj sciencoj, formala matematiko estas bazita sur demonstrebla vero. Oni ne povas simple provi grandegan kvanton de okazoj kaj, se kontraŭekzemploj ne troviĝis, konkludi, ke la aserto devas esti vera. Tiel estas, ĉar kutime estas nefinie multaj eblaj kazoj kaj do ajna kvanto de jam kontrolitaj sukcesaj okazoj ĉiam lasas eblon, ke ekzistas ankoraŭ nekonsiderita kazo, kiu estas malsukcesa kaj kiu tiam estas kontraŭekzemplo pruvanta malvalidecon de la konjekto.

La konjekto al kiu estas trovita kontraŭekzemplo estas iam nomata kiel malvera konjekto (ekzemple konjekto de Pólya pri funkcio de Liouville).

Matematikaj ĵurnaloj iam publikigas rezultojn de esploristoj kiuj daŭrigas provadon de okazoj de iu konjekto. Ekzemple, ĉe la rimana hipotezo, pluaj kaj pluaj kompleksaj nuloj de la rimana ζ funkcio estas kontrolataj al kuŝi sur la linio Re z=1/2, sed ĉi tio ne estas ĝenerala pruvo ke ili ĉiuj estas sur ĉi tiu linio. En praktiko ege malofte ĉi tiu speco de laboro liveras kontraŭekzemplon kaj ĉi tiaj penoj estas ĝenerale estimata kiel nura elmontro de komputika kapablo, anstataŭ ol kiel signifaj kontribuoj al formala matematiko. Ekzemple pri la primo-kalkulanta funkcio π(n) povus esti (jam malpruvita) konjekto ke por ĉiu n, π(n)≤li(n) kie li(n) estas la integrala logaritmo; ĝi veras por malgrandaj nombroj kaj la unua kontraŭekzemplo estas proksimume je n≈1,397·10316 kaj traserĉi rekte ĉiujn entjerojn ĝis ĉi tiu tute ne realas; vidu pli detale en nombro de Skewes.

Uzo de konjektoj en kondiĉaj pruvoj[redakti | redakti fonton]

Iam konjekto estas nomata kiel hipotezo kiam ĝi estas uzata ofte kaj multfoje kiel supozoj en pruvoj de aliaj rezultoj. Ekzemple, la rimana hipotezo estas konjekto de nombroteorio kiu interalie faras antaŭdirojn pri distribuo de primoj. Kelkaj teoriistoj dubas ke la rimana hipotezo estas vera. En anticipo al ĝia eventuala pruvo, iuj ellaboras pluajn pruvojn kiuj estas bazitaj sur vereco de ĉi tiu konjekto. Ĉi tiuj estas nomataj kiel kondiĉaj pruvoj, la konjektoj alprenitaj aperas en la hipotezoj de la teoremo, provizore.

Ĉi tiuj pruvoj, tamen, devas fali se okazos ke la hipotezo estas malvera, tiel estas konsiderebla intereso en kontrolado de vereco de konjektoj de ĉi tiu speco.

Nedecideblaj konjektoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiu konjekto finiĝas per pruvo ke ĝi estas vera aŭ malvera. La kontinuumo-hipotezo, kiu provas konstati la relativajn kardinalojn de certaj nefiniaj aroj, estis montrita al esti nedecidebla (aŭ sendependa) de la ĝenerale akceptitaj aksiomoj de aroteorio (aksiomoj de Zermelo-Fraenkel). Pro tio eblas preni aŭ ĉi tiu frazo, aŭ ĝian neon, kiel nova aksiomo en konsekvenca maniero, kaj tiel fakte studi du malsamajn matematikajn objektojn aŭ sistemojn. Simila fama aĵo estas la 5-a postulato de eŭklida geometrio, se preni ĝian malverecon la alia, sed ne ene kontraŭdira, geometrio eblas, ekzemple geometrio sur la hiperbola ebeno.

En ĉi tiu okazo, se pruvo de iu teoremo uzas ĉi tiun nedecideblan frazon, esploristoj estos ofte serĉas novan pruvon kiu ne postulas la hipotezon (simile al tio ke estas dezirinde ke frazoj en eŭklida geometrio estas pruvita uzante nur la aksiomoj de neŭtrala geometrio, sen la 5-a postulato), ĉar tiam povas esti trovita aplikebleco de la teoremo al ambaŭ sistemoj - tiu kun la nedecidebla frazo kaj tiu kun ĝia neo. Unu grava escepto al ĉi tiu en praktiko estas la aksiomo de elekto, se ĉi tiu aksiomo ne estas studata aparte, plejparto de esploristoj kutime ne zorgas ĉu rezulto postulas la aksiomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]