Konkordo (aviadilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konkordo
Startende Concorde.jpg
Fabrikanto Aérospatiale/BAe
Longo 61,66 m
Enverguro 25,6 m
Alto (ekde la tero) 12,2 m
Diametro fuzelaĝo 2,88 m
Flugilsurfaco 358,25 m²
Maksimuma nombro da pasaĝeroj 128
Malplenpezo 78.700 kg
Maksimuma startpezo 185.000 kg
Maksimuma brulaĵo 119.500 litroj
Motoroj 4 x Rolls-Royce/SNECMA Olympus 593 Mk. 610 turbojeto
Maksimuma mova forto motoro kun postbruligo 170 kN
Meza flugrapido Maĥo 2
Deteriĝa rapido ~400 km/u
Alteriĝa rapido ~300 km/u
Tipa flugalto 18.000 m
Maksimuma flugradiuso 6.600 km

La Konkordo estis supersona pasaĝeraviadilo. Estis konstruitaj nur 20 aviadiloj, de kiuj 4 estis prototipoj. La aviadilo por la unua fojo flugis en 1969, kaj faris sian lastan flugon je la 24-a de oktobro 2003.

Konkordo povis flugi je alto de 18 kilometroj kaj povis atingi rapidon de Maĥo 2,04; pli ol dufoje la rapido de la sono. Pro tio la aviadilo flugis en malpi ol tri horoj de Londono al Novjorko. La Konkordo starigis rapidrekordon de 1.920 km/h. Tio okazis je la 7-a de februaro 1996 sur la itinero Novjorko - Londono (fonto: FAI).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Konkordo estis prestiĝa projekto de la brita kaj franca registaroj. La planoj por la aviadilo jam estis faritaj en 1955. La disvolviĝo estis akompanata de ĉiaj kunlaboraj problemoj inter la britoj kaj la francoj, kiuj ofte je alta politika nivelo devis esti solvitaj. Ke estis du produktejoj, unu en Francio kaj unu en Britio, ankaŭ ne estis kunlabora. Tio tamen kaŭzis, post kelkaj jaroj, la ekeston de internacia konsorcio Airbus. Pro politikaj kaj financaj malhelpoj la Konkordo nur faris sian unuan flugadon je la 2-a de marto 1969. Je la 15:50 horo la unua franca aviadilo deteriĝis en Tuluzo. Je la 9-a de aprilo sekvis la brita aviadilo, ekde la brita flughaveno Filton. Je la 1-a de oktobro 1969 la Konkordo trarompis la sonmuron, post kio la aviadilo je la 4-a de novembro de tiu jaro atingis Maĥon-2.

La unua transatlantika flugado estis en septembro 1971, sed regulaj flugadoj okazis nur en 1976. Je la 21-a de januaro 1976 Konkordo de British Airways foriris de Londono al Barejno, kaj Konkordo de Air France de Parizo al Rio-de-Ĵanejro. Fakte la aviadilo jam tiam estis malmoderna. Ĝi neniam estis profitodona. Eĉ komercaj vojaĝantoj opiniis ke la tarifo estis tro alta; irorevena bileto Londono-Nov-Jorko kostis 11 000 €. En oktobro 2003 oni ĉesis la tagajn transatlantikajn flugadojn. Tio signifis la finon de la Konkordo, kiu estis venkita de la pli malrapida sed pli malmultekosta Boeing 747. Por la prizorgado de 5 Konkordo-aviadiloj Air France bezonis 200 homojn.

La Konkordo estis unu el la tre malmultaj pasaĝeraviadiloj kiuj havis jetmotorojn kun postbruligiloj por pligrandigi la movan forton.

La alteriĝoj de la Konkordo ie kaj tie renkontis lokan kontraŭstaron, pro sonĝeno, aerpoluado, kaj supozataj riskoj por la sekureco. Ekonomiaj interesoj kelkfoje estis kaŭzo por kontraŭagi la Konkordon.

Katastrofo en 2000[redakti | redakti fonton]

Je la 25-a de julio 2000 113 homoj mortis dum katastrofo kun Konkordo de Air France. La aviadilo deteriĝis en Parizo kun brulanta motoro, klopodis fari urĝan surteriĝon, sed fariĝis nestirebla kaj surdorse kraŝis sur kromkonstruaĵo de hotelo en la vilaĝo Gonesse, iom nordoriente de Parizo. La Konkordoj de British Airways kaj la restaj kvin Konkordoj de Air France tuj post la akcidento devis resti sur la tero. British Airways tamen decidis, post konsidero de la riskoj, rekomenci komercajn flugadojn post unu tago. Je la 16-a de aŭgusto 2000 la aviadaj aŭtoritatoj decidis ke ankaŭ la Konkordoj de BA devis resti sur la tero, per la nuligo de la Pruvo de Flugtaŭgeco.

Laŭ la ekzamena raporto kiu pliposte publikiĝis, la Konkordo dum la starto veturis trans metala krampo (malfiksiĝinta de la motorsuspensio de DC-10 kiu iom pli frue deteriĝis) kiu kuŝis sur la startejo. Pro tio krevis pneŭmatiko de la subekipaĵo kaj pecoj de tiu pneŭmatiko frapis kontraŭ la maldekstra flugilo (ankaŭ brulaĵujo). Tio kaŭzis skuondon, pro kio la brulaĵujo fendiĝis. La likanta brulaĵujo ekbrulis pro fajreroj de la kablaĵo de la subekipaĵo kiu ankaŭ estis damaĝita pro la krevinta pneŭmatiko. Krom tio, brulaĵo eniris tra la aerenlasejo en la du maldekstraj motoroj, kiuj pro tio ne plu funkciis. La fajro mem dum mallonga tempo detruis la stirsistemojn de la maldekstra flugilo. Pro la perdo de mova forto kaj stirebleco oni ne plu povis teni la aviadilon en la aero kaj ĝi kraŝis en malpli ol unu minuto post la deteriĝo.

La fino (2003)[redakti | redakti fonton]

Alteriĝo post la lasta flugado

La katastrofo kondukis al malpli da pasaĝeroj kaj pli da prizorgaj kostoj, kaj tiel kontribuis al la pli rapida finiĝo de la Konkordo-programo en 2003.
Je la 31-a de majo 2003 Air France plenumis la lastan Konkordo-flugadon. Je la 24-a de oktobro 2003 estis la vico al British Airways por adiaŭi la Konkordon. La lasta komerca flugado estis plenumita inter Londono kaj Nov-Jorko. Kun la irorevena flugado al Londono, kiu nur estis por invititoj, (provizore) finiĝis la supersona erao en la civila aviado, kiu entute daŭris 28 jarojn.

Ekde la fino de 2000 ekzemplero de la Konkordo ekspoziciiĝas en la germana Auto & Technik Museum (Aŭto & Tekniko Muzeo) en Sinsheim, sed la unua prototipo (la 001) kiu flugadis kiel unua en marto 1969, estas ekspoziciata en la aviada muzeo sur la flughaveno de Le Bourget.

Konkordski[redakti | redakti fonton]

Alie ol oni ofte pensas, la Konkordo ne estis la unua pasaĝera aviadilo kiu faris supersonan flugadon. La rusoj preskaŭ kvar monatoj antaŭiris la anglojn kaj francojn kun ilia Tupolev 144. Ĉar tiu laŭ onidiroj parte estis konstruita per helpo de desegnaĵoj kiuj estis ŝtelitaj de la francoj, la TU-144 ofte moke nomiĝis Konkordski.

Sed pli detala rigardo al la Tupolev 144 instruas ke tamen estas diferencoj. La Tu-144 unue kaj precipe estas pli granda kaj pli rapida. La plej grava diferenco estas ke la Tu-144 havas etajn flugilojn sur la fuzelaĝo (canards). Ili ebligas, ke la Tu-144 povas alteriĝi per pli malaltaj rapidecoj. Ankaŭ la Tu-144 povas, pro sia subekipaĵo kun 18 radoj, alteriĝi sur nepavimitaj alteriĝejoj. En la Aŭto & Tekniko Muzeo en Sinsheim staras (apud la Konkordo) ankaŭ Tupolev 144.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

En novembro de 2003, la firmao EADS, kiu kunhavas Airbus kun BAE Systems, anoncis ke ĝi laboradas kun japanaj firmaoj por koncipi pli grandan aviadilon kaj pli rapidan ol Konkordo [1].

Ĉiam en studado, la supersona aviadilo franc-japana, kiu devus postveni Konkordon, devus veturigi 250 personojn je la rapido de Maĥo 1,8 kaj je la altitudo de 23 000 m, dum 13 000 kilometroj [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo ĉe BBC (angllingve)
  2. La Konkordo de la estonteco preta por la deterigo en 2017 Artikolo de Thierry Vigoureux en la ĵurnalo Le Figaro (franclingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]