Konstanteno la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:ConstantinoXI.jpg
Konstantino la 11-a

Konstantino la 11-a Palaeologa, Dragaŝ (greke Κωνσταντίνος ΙΑ' Παλαιολόγος, Δραγάσης) (naskiĝis la 8-an de februaro 1405, mortis la 29-an de majo 1453) estis la lasta bizanca imperiestro, kiu regis en 1449-1453. Li pereis dum la falo de Konstantinopolo.

Origino

Konstantino estis filo de Manuelo la 2-a, la oka el dek gefiloj de Manuelo kaj Heleno Dragaŝ, kiu estis filino de la serba princo Konstantino Dragaŝ. Bizanca tradicio permesis preni familian nomon de la patrino, se ĝi estas sufiĉe prestiĝa, kaj Konstantino preferis nomiĝi per ŝia familia nomo – Dragaŝ. Li pasigis la plian parton de sia infaneco en Konstantinopolo, ĉe siaj gepatroj.

Despoto de Moreo

Antaŭ sia tronigo Konstantino ricevis estimon de bizancianoj kiel brava despoto de Moreo (mezepoka nomo de Peloponezo). Li ne estis tre klera, preferis armean faron anstatŭ libroj. Li estis afekciema, sed havis sobran racion kaj povis konvinki aŭdantojn. Kiam lia pliaĝa frato estis en Italio, Konstantino regis Konstantinopolon en 1437-1439.

Imperiestro de Bizancio

Kiam Johano la 8-a mortis, Konstantino estis en Mystras. Lia plijuna frato Demetrio venis en Konstantinopolon unua, esperinte ricevi la tronon, sed neniu subtenis lin. Oni deklaris Konstantinon imperiestro en komenco de januaro en Mystras. En marto 1449 li venis en la ĉefurbon kaj prenis potencon. Malgraŭ tradicio, li estis kronita ne de patriarko[1]. Dum sekvaj jaroj li preparis la urbon al defendo okaze de sieĝo, serĉis en Okcidento helpon kaj aliancon kontraŭ turkoj, penis pacigi l’eklezion post la unio kun katolikoj. Li atingis siajn celojn nur parte, sed dube povis atingi plu.

En 1452 Konstantino uzis la militon en Azio de osmana sultano Mehmedo la 2-a kaj postulis pliigi la monan subvencion pro inspekto super osmana princo Orhan, kiu loĝis en Konstantinopolo kaj povis esti danĝera pretendanto por la sultana trono. Mehmedo ne konsentis, sed ĉesis pagi la subvencion kaj komencis militon kontraŭ Bizancio. Konstantino malsukcesis ricevi ĝustatempan helpon de okcidentaj ŝtatoj. La apelacio al papo Nikolao la 5-a rezultigis nur renoviĝon de la demando pri unio. Konstantino persone havis nenion kontraŭ unio kaj permesis al kardinalo, kiun sendis la papo, servi meson en Sofia katedralo kun ĉeesto de kortego, senato kaj supera pastraro. Tio ĉi rezultigis indignon en popolo, kiun bruligis la monaĥeco, malamika al unio. La megaduko Luko Notaras eldiris, ke li volus vidi Konstantinopolon “pli sub potenco de turbano, ol sub potenco de tiaro”. La milita helpo, kiun povis doni la papo, malfruiĝis.

Bizanca Imperio en la tempo de Konstantino Dragaŝ

La 5-an de aprilo 1453 Konstantinopolo estis sieĝita de turkaj trupoj de Mehmedo la 2-a, kiuj celis konkeri la urbon. La sultano prezentis kapitulaci al Konstantino kaj urbanoj, sed ili rifuzis. Dum sekvaj du monatoj okazis kruelaj bataloj inter bizancaj kaj turkaj trupoj por kontrolo de la ĉefurbo. La imperiestro Konstantino partoprenis en bataloj kiel ordinara batalisto kaj estis mortigita la 29-an de majo 1453 dum sturmo, ĉe la pordego de templo de Sankta Romano. Du turkaj batalistoj komencis lukti pro liaj botoj – pro tio ĉi oni identigis lian korpon kaj dehakis lian kapon samkiel kapojn de la du batalistoj. Post la konkero de l’urbo oni entombigis lian korpon kun imperiestra omaĝo, sed lia kapo estis eksponita en la konstantinopola placo Aŭgusteon. La turka registaro zorgas la tombon de Konstantino ĝis nun. Tamen, ekzistas legendo, ke Konstantino estis savita de anĝelo kaj nun dormas sub la tero, atendante renaskiĝon de la Bizanca Imperio.

Tio ĉi estis la lasta bizanca imperiestro. Estas simbole, ke li havis la saman nomon, kiun havis la fondinto de Bizancio. Kun la morto de Konstantino la 11-a Dragaŝ mortis ankaŭ la Orienta Romia Imperio.

Referencoj

  1. History of the Later Roman Empire by J. B. Bury. published by Macmillan & Co., Ltd., 1923