Kontraŭ la muro (filmo)
| Kontraŭ la muro | |
|---|---|
| Originala titolo | Gegen die Wand |
| Produktadlando | |
| Originala lingvo | germana kaj turka |
| Kina aperdato | 2004 |
| Daŭro | 116 minutoj |
| Reĝisoro(j) | Fatih Akın |
| IMDb | |
Gegen die Wand - germane, en Esperanto "Kontraŭ la muro" (turke Duvara Karşı) - estas germana-turka kineja filmo el la jaro 2004. Ĝin realigis la reĝisoro Fatih Akın. Temas - tre resume - pri la penoj de juna turkino kreskinta en Germanio, realigi siajn strebojn pri libereco inter aliaj turkoj en Germanio, kaj poste ankaŭ en Turkio. Ŝi ŝajnedziniĝas al turko, por eskapi el la morala kontrolo de siaj gepatroj, toleras ties alkoholo- kaj drogodependecon, ĉar ĉiukaze la edzineco por ŝi nur estas ŝajna, amas junan germanon, kiu tamen estas mortigita de la nun ĵaluza edzo, kaj kiam ŝi el tiu dramo fuĝas al Istanbulo, kie la kariereca fratino havigas al ŝi laborpostenon en hotelo, sed la kulturaj konfliktoj inter la liberemo de la turkino kaj la istanbulanoj eĉ pli grandas ol la tensioj en la parte germana, parte turka socio de Hamburgo... La filmo parodie akrigas la kulturajn konfliktojn de turkoj en Germanio kaj en Turkio, sed ankaŭ draste montras seriozajn scenojn, estas kaj socia interkultura kaj persona ama dramo.
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2004 gajnis la kino-premion Ora Urso.
Konsiderante la grandajn interkulturajn konfliktojn de junaj turkoj, kiuj en dua aŭ parte jam tria generacio kreskas en okcidenta Eŭropo, aparte en Germanio, la temo estas interesa por plia arta prilaboro. En 2007 aperis drama, teatra versio de la filma historio, kiu sursceniĝis inter alie en la Maksim-Gorkij-teatrejo de Berlino, kaj en 2008 opera versio, kiu premieris en la teatrejo de Bremeno.
Eksteraj ligiloj [redakti]
En la koncerna germanlingva artikolo la filma enhavo analiziĝas pli profunde, kaj ankaŭ menciiĝas pliaj germanlingvaj retaj ligiloj pri la temo

