Koria otido
| Koria otido | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Ardeotis kori |
La Koria otido, Ardeotis kori, estas granda afrotropika birdo de familio Otidedoj kaj ordo Gruoformaj kaj loĝanta en Afriko el Etiopio ĝis Sudafriko.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
La Koria otido estas ĉfe helgrixza kaj bruna dorse kun nigra kresto, malhela kaj mallarĝa kolumo ĉebruste kaj flavaj kruroj. La Koria otido longas 90-130 cm kaj altas 60-90 cm. Mezaveraĝe la Koria otido pezas 18 kg, sed ĝi povas atingi eĉ 34 kg, kio igas ĝin la plej granda kaj peza otido.
Reproduktado [redakti]
La Koria otido kunhavas similajn Reproduktokutimojn kun aliaj otidoj, tio estas, la masklo klopodas allogi kelkajn femalojn per spektakla ceremonio kaj gonflado de blankaj plumoj. Kuniĝas kun ili kaj lasas ilin zorgi pri nesto, ovoj kaj idoj. La inoj konstruas neston surplanke kaj kovas la ovojn, krom eta forigo por manĝoplugado. Kiam la idoj eloviĝas la patrino alportas al ili mildan manĝaĵon.
Kutimoj [redakti]
La Koria otido estas granda kaj peza birdo, kiu evitas flugi se eblas. Ĝi estas preskaŭ ĉiam surplanke, plugante semojn kaj lacertojn el kio konsistas plej granda parto de ĝia dieto.
Tre ofte la Koria otido troviĝas kune kun abelmanĝuloj rajdantaj sur ties dorso dum ĝi piediras. Tiele la abelmanĝuloj povas kapti insektojn kiuj eksaltas aŭ akflugas ĝenitaj de la proksimo de la otidoj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International (2004). Ardeotis kori. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |