Kungfua Kunikleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kungfua Kunikleto, fakte Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto, estas titolo de animacia filmo. La ideo de tiu kunikleto estas de la hispana reĝisoro Miguel Herberg en 2006. La plano fari tiun filmon dormis ĝis 2017, kiam CCTV—la ĉina televido "China Central Television (CCTV) Animations Inc."— eksciis pri ĝi kaj reagis pozitive, kaj kiam en 2020 alia filmisto kaj manaĝero Maximiliano Garcia venis al Italio por partopreni en la evento “Teo kaj Amo: Interkultura Dialogo”, kiu estis organizata fare de la Esperanto-grupo Giorgio Canuto de Parmo, itala Ĉefurbo de Kulturo 2020. Alessandra Madella venis en kontakto kun Garcia kaj alportis la projekton al ILEI, kies prezidanto Mireille Grosjean reagis pozitive. Kuncerbumado komenciĝis kaj preparlaboroj por krei dosieron survojas.

La stelulo de tiu animacio estas la Kungfua Kunikleto, blua stelulo kiu luktas por savi la planedon kun siaj geamikoj, uzante saĝajn vortojn eĉ pli ol batalartaj movoj. Ĝiaj malamikoj estas la dezertigado de la Tero, la malapero de abeloj, la fandado de la glacimontoj, la poluiga rubforigo kaj ĝenerale ĉio, kio malebligas al infanoj pli aŭtentan sperton de la naturo. Sciencaj fakuloj helpis en la verkado por garantii la pedagogian valoron de la serio. [1] [2]

Tiu projekto Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto aperas en la informilo[3] de UEA por Unuiĝintaj Nacioj verkita de Humphrey Tonkin (novembre 2020).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. IPR 2020/4 artikolo de Alessandra Madella
  2. filmeto en la youtube-kanalo de ILEI
  3. Mencio en la informilo Arkivigite je 2021-01-22 per la retarkivo Wayback Machine de UEA por Unuiĝintaj Nacioj