Kurt Schwitters
Kurt SCHWITTERS (n. 20-an de junio 1887 en Hanovro; m. 8-an de januaro 1948 en Kendal) estis germana dadaisto, pentristo, poeto kaj artisto. Li disiĝis el la resto de la dadaisma movado por krei novan dadaismon ne engaĝitan politike kaj ĉirkaŭ fantasto kaj konstruismo. Kolaĝo estis lia stilo.
Jen ekzemplo de lia poezio, la poemo "An Anna Blume",
Esperanto-versio de Adolf Burkhardt, 1999
Al Ana la Floro
Esperanto-versio de Adolf Burkhardt, 1999
Ho vi, amata de miaj dudek sep sensoj, mi amas al vi!
Vi, de via, vin al vi, mi al vi, vi al mi,
- ĉu ni?
Tio cetere ne gravas nun!
Kiu vi estas, virino ne-nombrita?
Vi estas, ĉu vi estas?
Oni diras ke vi estas.
Lasu ilin diri, ili ne scias kiel staras la pregeja turo.
Vi portas vian ĉapelon sur viaj piedoj kaj promenas
sur via manoj,
sur la manoj vi promenas.
Hola, via ruĝa robo, dissegita al blankaj faldoj,
ruĝa mi amas vin, Ana la Floro, ruĝa mi amas vin,
al vi, de via, vin al vi, mi al vi, vi al mi,
- ĉu ni?
Tio cetere apartenas al la frida ardo!
Ho Ana la Floro, ruĝa Ana la Floro, kiel diras la homoj?
Konkursa demando:
1.) Al Ana la Floro mankas klapo en la kapo.
2.) Ana la Floro estas ruĝa.
3.) Kiun koloron havas la klapo?
Blua estas la koloro de via flava hararo.
Ruĝa estas la koloro de via verda klapo.
Vi simpla junulino en ĉiutaga vesto,
vi kara verda besto, mi amas al vi!
Vi, de via, vin al vi, mi al vi, vi al mi,
- ĉu ni?
Tio cetere apartenas al la kesto fajra.
Ana la Floro, Ana, A - N - A!
Mi gute verŝas vian nomon.
Via nomo gutas kiel mola sebo bova.
Ĉu vi scias, Ana, ĉu vi jam scias?
Vin oni povas palindrome legi.
Kaj vi, vi plej glora el ĉiuj,
vi estas sama ambaŭ-direkte.
A-N-A.
Bova sebo gutas KARESI trans mia dorso.
Ana la Floro,
vi guta animalo,
mi - amas - al vi!