Kvin Vilaĝoj (komunumaro)
| Komunumaro Kvin Vilaĝoj | |
|---|---|
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Landquart |
| Ĉefloko | Zizers |
| Koordinatoj | 46°56′N 9°33′O / 46.933°N, 9.55°OKoordinatoj: 46°56′N 9°33′O / 46.933°N, 9.55°O |
| Nombro de enloĝantoj | 17753 (2009-12-31) |
| Areo | 119,02 km² |
| Loĝantardenseco | 149 loĝantoj/km² |
La komunuaro Kvin Vilaĝo (germane Fünf Dörfer; romanĉe Circul dals Tschintg Vitgs) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 17753 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zizers.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunumaro Kvin Vilaĝoj situas en la Suda Rejnvalo en la sudo de la distrikto Landquart ambaŭflanke de Rejno.
Historio [redakti]
La Supertribunalejo estiĝis en la 15-a jarcento el la Senjorejo Aspermont. Ĝis 1803 la kvin vilaĝoj Zizers, Igis, Trimmis kaj Untervaz formis la Superan Tribunalejon Kvar Vilaĝoj. En 1803 aliĝis la vilaĝo Haldenstein al la Tribunalejo, kaj ĝi fariĝis la Supera Tribunalejo Kvin Vilaĝoj. Kiam en la jaro 1854 Mastrils sendependiĝis de Zizers kaj en 1880 Says de Trimmis, ili akceptiĝis kiel plenrajtaj membroj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj, sed la nomo restis.
Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj [redakti]
La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Haldenstein | 999 | 18.56 | 3941 | |
| Igis | 7652 | 10.88 | 3942 | |
| Mastrils | 557 | 7.98 | 3943 | |
| Trimmis | 3010 | 42.87 | 3945 | |
| Untervaz | 2336 | 27.72 | 3946 | |
| Zizers | 3199 | 11.01 | 3947 | |
| Totale | 6 | 17753 | 119,02 |
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Retejo de la komunuara administracio Kvin Vilaĝoj
- Komunumaro Kvin Vilaĝoj en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Komunumaro Kvin Vilaĝoj – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||