László Beke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Beke
Persona informo
Naskonomo Beke László
Naskiĝo 23-an de majo 1944 (1944-05-23)
en Szombathely
Morto 31-an de januaro 2022 (2022-01-31) (77-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arthistoriisto • lektoroinstruisto • universitata instruisto
vdr

László BEKE [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beke László estis hungara arthistoriisto, altlerneja instruisto.

László Beke [1] naskiĝis la 23-an de majo 1944 en Szombathely kaj mortis la 31-a de januaro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Beke akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Post siaj studoj li laboris en akademia esplorinstituto. Ekde 1976 li instruis (ne daŭre) en Universitato Loránd Eötvös. En la lernojaro 1987 li instruis en universitato en Lyon. Inter 1988 kaj 1995 li havis postenon en Hungara Nacia Galerio, inter 1989–1996 neinstruan postenon en Industriarta Altlernejo, inter 1990-1994 li estis titulara profesoro kaj katedrestro de Hungara Belarta Altlernejo. Li estis gvidanto de Arthalo Budapeŝto inter 1995-2000, poste li gvidas esplorinstituton. Intertempe en 1996 li kandidatiĝis.

Li ricevis 6 premiojn inter 1977-2009. Li edziĝis en 1968, inter 1970-1975 3 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Kozma (arkitekto) (1968)
  • Erzsébet Schaár (1973)
  • Für ein "musée imaginaire" des Spiegels (1982)
  • Dadaizmus-antológia (1998)
  • Látásra nevelés (2008)
  • Magyar művészek és a számítógép. Egy kiállítás rekonstrukciója. Magyar Nemzeti Galéria, Budapest, 2016. június 23–augusztus 21. (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]