László Országh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Országh
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1907 (1907-10-05)
en Szombathely
Morto 27-an de januaro 1984 (1984-01-27) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Országh
Okupo
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto • vortaristo
vdr

László Országh [lAslO orsAg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Országh László estis hungara vortaristo, lingvisto, filologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Pekker ĝis 1925.

László Országh[1] naskiĝis la  25-an de oktobro 1907(nun 1907-10-25) en Szombathely, li mortis la 27-an de januaro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Országh maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon kun doktoriĝo en 1935 (li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj eb Usono helpe de stipendio en Rollins College. Jam ekde 1935 li instruis en gimnazio en Budapeŝto, ekde 1937 en la universitato. En 1942 li estis levita privata instruito. Li estis katedrestro en Scienca Universitato Lajos Kossuth inter 1947-1950 kaj 1957-1969. Li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1963-1979. Li estis entombigita en Preĝejo Sankta Kvirino (Szombathely).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az amerikai irodalomtörténetírás fejlődése (1935)
  • Az angol regény eredete (1941)
  • Shakespeare (1944)
  • Magyar Nyelv Értelmező Szótára (1950-1962),
  • Az amerikai irodalom története (1967)
  • Bevezetés az amerikanisztikába (1972)
  • Angol eredetű elemek a magyar szókészletben (ĉefredaktoro, 7 volumoj, 1977)
  • Angol Filológiai Tanulmányok (kolektitaj eseoj, 1977)
  • A concise Hungarian-English dictionary (kunredaktoro, 1990)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Szombathely kaj Budapeŝto
  • promenejo en Debrecen
  • premio "Országh László"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]