László Tőkés

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
László Tőkés

TŐKÉS László ([ˈlaːsloː ˈtøːkeːʃ] estas rumanuja hungara politikisto, episkopo de reformita eklezio (Distrikto Piatra Craiului (Királyhágómellék), Transsilvanujo naskita la 1-an de aprilo 1952 en Kluĵo). Li estis la honora prezidanto de RMDSZ, kunfondinto de Hungara Nacia Konsilantaro en Rumanujo.

Meritoj pli gravaj [redakti]

László Tőkés kontribuis al malvenko de komunista diktaturo en decembro de 1989, kiam li kontraŭstaris al aŭtoritatoj forlasi sian paroĥejon de Timişoara. Multe da homoj (rumanoj, hungaroj) manifestis antaŭ lia paroĥejo kiel signo de solidareco. La 16-an de junio 2009 li estis distingita en Washington de Truman-Reagan Medal of Freedom por lia merito en lukto kontraŭ komunista diktaturo en Rumanujo. Li estis deputito de la Eŭropa Parlamento inter 2007 kaj 2009 kiel independentulo ano de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco kaj en 2009 kiel reprezentato de RMDSZ ano de la Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.


Eksteraj ligiloj [redakti]