L'Anse aux Meadows

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de vikinga plivastigo
Nacia historia loko "L'Anse aux Meadows"*
Monda Heredaĵo

Authentic Viking recreation.jpg
rekonstruo de vikinga koloniejo en L'Anse-aux-Meadows
Lando Flago-de-Kanado.svg Kanado
Tipo kultura
Kriterioj VI
Fonto 4
Regiono** Eŭropo kaj Norda Ameriko
Koordinatoj 51°35′N 55°31′U  /  51.583°N, 55.517°U / 51.583; -55.517 (L'Anse aux Meadows)Koordinatoj: 51°35′N 55°31′U  /  51.583°N, 55.517°U / 51.583; -55.517 (L'Anse aux Meadows)
Registra historio
Registrado 1978  (2-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

L'Anse aux Meadows (sen esti certa, de la franca nomo L'Anse-aux-Méduses aŭ "Golfeto de meduzoj") estas arkeologia loko ĉe la plej norda punkto de la insulo Novlando, lokigita en la provinco de Novlando kaj Labradoro de Kanado.

En 1960, la restaĵoj de vikinga vilaĝoj estis trovita jĉi-tie fare de la norvegia arkeologia esploristo Helge Ingstad kaj lia edzino Anne Stine Ingstad. La loko estis identigita vikinga pro klaraj similaĵo inter la karakterizaĵoj de tiu-ĉi vilaĝoj kaj aliaj de Gronlando kaj Islando el la jaroj ĉirkaŭ 1000. Laŭ la stato de 2008, la loko estas la sola larĝe akceptita arkeologia pruvilo de kulturaj kontaktoj inter Eŭropo kaj Ameriko, do kontaktoj trans la Atlantika Oceano, antaŭ la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo.

Etimologio de la nuna nomo[redakti | redakti fonton]

La nomon "L'Anse aux Meduses" probable dum la 19-a jarcento kreis franclingvaj fiŝkaptistoj de la regiono, dum la moderna nomo L'Anse aux Meadows estas anglalingva misformigo de la franca nomo, kaj iom aludas al la fakto ke la regiona pejzaĝo estas milde monteta, kun vastaj herbejoj (angle "meadows").

Signifo[redakti | redakti fonton]

L'Anse aux Meadows estas la nura loĝloko de la Vikingoj aŭ la kulturo de la Norena lingvo en Norda Ameriko ekster Gronlando. Ĝi reprezentas la laŭ la nuna scio pli vastan amplekson de eŭropa malkovro kaj setlado de la "Nova Mondo" antaŭ la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo preskaŭ 500 jarojn pli poste, kaj estas la sola vaste akceptata pruvilo pri pra-kolumbaj kulturaj kontaktoj inter la "Malnova Mondo" (Eŭropo, Norda Afriko kaj Azio) kaj la "Nova Mondo" (Ameriko, poste ankaŭ Aŭstralio). La vikingoj nomis tiun parton de Ameriko, kiun ili trovis, "Vinlando".

En la jaro 1978, L'Anse aux Meadows estis nomumita Monda kultura heredaĵo de Unesko.

Bildoj[redakti | redakti fonton]