La batalo de l' vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la unua eldono de "The Battle of Life" ("La Batalo de l'Vivo") de Charles Dickens de la jaro 1846.

The Battle of Life: A Love Story (La Batalo de l'Vivo), unue eldonita en 1846, estas rakonto de la brita romanisto, Charles Dickens. Ĝi estis la kvara de la kvin "Libroj por Kristnasko" de Dickens, kiuj aperis inter 1843 kaj 1848, la unua estis "A Christmas Carol" (Kristnaska sonorado).

"La Batalo de l' Vivo" laŭ germana traduko Esperantigis L. L. Zamenhof. Unue aperis en La Esperantisto, 1891; en 1910 aparte, 88 p. Unu el la unuaj tradukoj al Esperanto.

En la komenco de la libroforma versio de la verko, Zamenhof inkludis noton:

Citaĵo
 Al la legantoj.
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.
Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto, tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.
L.L. Zamenhof 

Eksteraj ligiloj