La lluvia amarilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lluvia amarilla
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Julio Llamazares
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Eldonejo Seix i Barral
Ĝenro romano
Loko de rakonto Ainielle
vdr

La lluvia amarilla (La flava pluvo, 1988) estas verko de Julio Llamazares.[1] Temas pri monologo de la lasta loĝanto de abandonita vilaĝo de la aragonaj Pireneoj, nome Ainielle. Inter la «flava pluvo» de la aŭtunaj folioj, simbolo de la tempopaŝo kaj de la memoro, aŭ en la haluciniga blanko de la neĝo, la voĉo de la rakontisto, mortonta, aliras al aliaj iamaj loĝantoj malaperintaj de la loĝloko, kiuj foriris aŭ mortis, kaj metas la leganton kontraŭ la devojiĝoj de lia menso kaj la saltoj en lia percepto de la jam fantoma domaro, kie nun hegemonias la soleco.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- "Ili venos enterigi min".
  • 2.- Kiam foriras la lasta familio, lia edzino Sabina vagadas antaŭ mateniĝo ĝis unu nokton ŝi pendumas sin en la muelejo.
  • 3.- Venas homoj al ŝia enterigo, li forĵetas la ŝnuregon en la neĝon kaj enterigas la memoron de Sabina. Estas 1961.
  • 4 .- Li iĝas ŝia umbro, ŝia memoro.
  • 5.- Dum la deĝelo, la ŝnurego reaperas. Li malsupreniras al la vilaĝo, Berbusa; Bescós kiu mendis al li ŝafojn estas mortinta.
  • 6.- Li ricevis el Germanio leteron el sia filo Andrés, Li memoras lian foriron kaj kiel venis la umbroj de la aliaj gefiloj, jam mortintaj, nome Camilo, kaj ĉefe Sara.
  • 7.- Vipuro mordas lin, kio pliigas la halucinojn.
  • 8.- Li memoras la mortojn de siaj patro kaj avo.
  • 9 .- li memoras la foriron de la lastaj, Adrián, Gavín _kiu mortas-, kaj Julio. Fizika ruiniĝo de la domoj.
  • 10.- Venas ĉiuj mortintoj, starte lia patrino.
  • 11.- Li ĉesas iri al Berbusa, sed en la plej akra vintro, li malsupreniras kaj neniu malfermas al li sian pordon.
  • 12.- Li perdiĝas tra la montaro. Li vidas maljunulinon kiu mortis forbruligita en incendio.
  • 13.- Li estas sola antaŭ la morto.
  • 14.- Kiel lasta ekscianto pri la morto de iu, li rakontis tion al ŝtono.
  • 15.- Ĉio estas flava, kiel sevo de morto.
  • 16.- Eble Andrés revenos.
  • 17.- Li elfosas sian tombon kaj mortigas sian hundinon.
  • 18.- Alia hundo restis sola, kiel li nun.
  • 19.- "Neniam mi timis" al kiu? al la morto?
  • 20.- "Ili venos enterigi min" kaj forportos aĵojn.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La novelo estas poezia rakonto kiu celas cerbumadon, ne nur pri la centra temo de la libro (la abandono de montaraj vilaĝoj en Pireneoj), sed ankaŭ pri la soleco, la tempopaŝo, la morto, la frenezeco kaj la nefrenezeco. Tamen malfacilas akcepti, ke altmontara paŝtisto povas paroli kaj bonuzadi lingvon tiom magistre kiom faras la propra aŭtoro de la libro (krom Ainielle estas en zono de historia lingva hegemonio de la aragona lingvo), fakte verkita en unua persono. La soleco de la ĉefrolulo reduktas la rakontan fadenon kaj la verko iĝas mallonga.

La 20 ĉapitroj estas bone strukturitaj; el la 13a ĝis 19a estas pli lirikaj, pli mallongaj kaj ripetemaj, de paragrafoj pli mallongaj, ĉar la situacio jam estas difinita, estas purigo de rakonta materialo kaj konsistas en ripeto de preciza subtemo. La ceteraj paragrafoj estas longaj, inkludas plurajn subtemojn kaj la malabundan dialogon.

La flava pluvo dekomence estis simbolo de forgeso, tempopaŝo, lukto por reteni la memoron; sed poste ĝi preciziĝas en la aŭtuna folifalo, fakte anonco de la alveno de la morto. En la unua kaj en la lasta ĉapitro la ĉefrolulo imagas la momenton kiam oni venos enterigi lin, kio rezultas en malofta rakonto en estonta tenso tre detalema, kaj rakonta kaj priskriba.

La aŭtoro fakte naskiĝis en Vegamián, domaro kiu estis abandonita pro konstruado de akvobaraĵo en la provinco Leono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «La narración (III). Personajes, tiempo y espacio». Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrid: Akal Sociedad Anónima. p. 166. ISBN 9788446033677.
  2. Julio Llamazares, La lluvia amarilla, SEIX-BARRAL, 2016, ISBN = 978-84-322-2022-7


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La lluvia amarilla en la hispana Vikipedio.