La plej danĝera ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej danĝera ludo
Origine The Most Dangerous Game
La plej danĝera ludo
Kovrilo por la cifereca eldono de Esperaĵo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Connell
Lingvoj
Origina lingvo la angla
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1924
Lando Usono
Trajtoj
Ĝenro Suspenso, aventuro
Tradukado
Tradukinto Eriko Demaro
Eldonjaro de tradukita versio 2021
2023 (dua eldono)
Eldoninto de tradukita versio Esperaĵo
vdr

La plej danĝera ludo (originala angla titolo: The Most Dangerous Game) estas mallonga rakonto verkita de Richard Connell, unue publikigita en la gazeto Collier's la 19-an de januaro 1924. Oni ofte konsideras ĝin kiel la plej elstaran verkon de la aŭtoro.

La rakonto prezentas profesian ĉasiston el Novjorko nomatan Sanĝero Rainsfordo, kiu falas el jaĥto kaj naĝas al ŝajne virga insulo en la Kariba Maro. Tamen, tie li renkontas rusan aristokraton, kiu ankaŭ ŝategas ĉasadon. La rakonton inspiris la profesiaj ĉasekspedicioj en Afriko kaj Sudameriko, kiuj estis tre popularaj inter riĉaj usonanoj en la 1920-aj jaroj.

La rakonto estis adaptita plurfoje al radionoveloj (unu el ili kun Orson Welles rolanta la antagoniston Zarofo, produktita en 1943 por CBS Radio kaj kunrolita kun Joseph Cotten kiel Rainsfordo) kaj filmoj. La plej rimarkinda estas la 1932-a filmo The Most Dangerous Game de RKO Pictures. Ĉefrolas Joel McCrea kiel Rainsfordo, Leslie Banks kiel Generalo Zarofo kaj Fay Wray kiel Eve, persono nur aperanta en tiu filmo kaj ne en la originala libro.

En novembro 2017, La plej danĝera ludo eniris en la kanadan liston de publikaj havaĵoj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Post fali en la Kariban Maron dum ĉasvojaĝo, la verkisto kaj ĉasisto Sanĝero Rainsfordo troviĝis ĉe stranga loko: Ŝipkaptil-insulo. La solaj tieaj loĝantoj estas ĉas-amanta maljuna generalo kaj lia kolosa servisto.

Generalo Zarofo, kiu unue montriĝas agrabla kaj rafinita gastiganto, poste malkaŝas sian krudan duan vizaĝon: li estas feroca ĉasisto, tiel feroca kaj senkompata kiel tigro. Li konfesas sentime, ke li kutimas forkapti alvenintojn al la insulo, por poste liberigi ilin en la ĝangalon kaj ĉasi ilin kiel bestojn en freneza eskapludo.

Kion Rainsfordo ne sciis kiam li paŝis sur tiun insulon, estas ke li ankaŭ iĝis ĉasaĵo de kruela sadisto kiel Zarofo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Reta studio Esperaĵo publikigis la rakonton kiel bitlibron en julio 2021, tradukis Eriko Demaro. Dua eldono reviziita de Mikaelo Kastro aperis en marto 2023.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]