La plej grava belgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej grava belgo, nederlande De grootste Belg, estis televida programo kiun elsendis en la jaro 2005 la nederlandlingva televida stacio Canvas kune kun la radistacio Radio 1. La finalon oni elsendis la 1-an de decembro.

Samtempe kun la elekto de la plej grava belgo far la flandraj amaskomunikiloj, samspeca elekto okazis ĉe la franclingva kaj germanlingva elsendantoj. Tiel do oni povis elekti entute tri plej gravaj belgoj.

Patro Damiano en Flandrio elektiĝis kiel gajninto. En Valonio oni elektis la kantiston Jacques Brel.

La dek plej gravaj belgoj[redakti | redakti fonton]

Flandrio
  1. Patro Damiano
  2. Paul Janssen
  3. Eddy Merckx
  4. Ambiorix
  5. Adolf Daens
  6. Andreas Vesalius
  7. Jacques Brel
  8. Gerardus Mercator
  9. Petro Paŭlo Rubens
  10. Hendrik Conscience
Valonio
  1. Jacques Brel
  2. Reĝo Baldueno la 1-a
  3. Patro Damiano
  4. Eddy Merckx
  5. Zuster Emmanuelle
  6. José VAN DAM
  7. Benoît Poelvoorde
  8. Hergé
  9. René Magritte
  10. Georges Simenon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]