La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio
vdr

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio estas dokumenta filmo kiu prezentas kiel la katolika eklezio, la plej pova de la tero, kreis la Inkvizicion por ataki siajn malamikojn kaj preservi la nediskuteblan aŭtoritatecon de la Papo. Historiistoj, spertuloj kaj ekleziaj ĉefoj opinias pri tiu ĉi afero.

Tiu ĉi kun-produktado de pli ol tri milionoj da dolaroj estis filmita en Hispanio, Francio kaj Italio kaj estis produktita kaj reĝisorita de la reĝisoro David Rabinobitch.

La sekretaj arkivoj de la Inkvizicio rakontas historion de epikaj proporcioj, torturo kaj teroro, de batalo pro la homaj rajtoj kaj digno. Bazita ĉe neeldonitaj sekretaj dokumentoj trovitaj en la Eŭropaj Arkivoj inkluzive de Vatikano. La arkivoj de la Inkvizicio malkovras la nekredeblan kaj veran historion de la Katolika Eklezio kiu dum 500 jaroj batalis por resti kiel la sola kaj vera kristana religio en la mondo. Dum pli ol duonjarcento regis danke al la implantado de amasa teror-sistemo. Miloj da personoj estis objekto de sekretaj juĝoj, torturoj kaj punoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • New York Festival 2007 (Or-Medaljono)
  • Bronze TELLY AWARD for Best Series Trailer
  • Yorkton International Film Festival (el Kanado)
  • nominado al Plej Bona Dokumentalo.
  • Premios Gemini 2006
  • Plej Bona Reĝisoro.
  • Golden Sheaf Award 2006
  • Nominado al "Plej Bona Dokumentalo pri Historio

Opinio de Ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]

  • "Filmo profonda kaj tre fascina... atent-alvoko por ni ĉiuj" (Toronto Globe and Mail)
  • "La filmo donas novan lumon pri la "nigra legendo" de la Inkvizicio (The Guardian)
  • "Jen konvinkiga esplorado de la Inkvizicio" (The Chronicle Herald)