La vuelta de Martín Fierro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vuelta de Martín Fierro
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro José Hernández
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
Loko Bonaero
Ĝenro rakonta poezio • gaucho literature
vdr

La vuelta de Martín Fierro (La reveno de Martín Fierro) estas libro gaŭĉeca argentina, verkita en verso de José Hernández en 1879. Ĝi estas la sekvo de El Gaucho Martín Fierro, verkita en 1872. Ambaŭ libroj estis konsideritaj kiel nacia libro de Argentino, laŭ la ĝenerala titolo "el Martín Fierro" iam. En "la vuelta", Martín Fierro, kiu estis montrita ribelema en la unua parto kaj konvertita en eksterleĝa gaŭĉo, aperas pli meditema kaj modera, dum la libro turniĝas al la historio de la filoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la Dua Parto de El Gaucho Martín Fierro nome La reveno de Martín Fierro, fuĝintaj MF kaj Cruz, ambaŭ foriras al dezerto kie ili vivas inter indiĝenaj mapuĉoj, espere trovi tie pli bonan vivon. Cruz rakontas ke li estis kaptinta estron kun edzino, mortigis lin kaj abandonis ŝin; en alia kverelo, vundas alian. Juĝisto proponas al MF iĝi soldato, sed Cruz kaj MF foriras duope. 1. Alvoko al kanto. 2. MF deklaras intencon iri ĉe indianoj, ili alvenas al grupo atakonta. 3. Sovaĝa portreto de indianoj, kiuj separas ilin du jarojn; poste rekuniĝo. 4. Poste ili prepariĝas por ataki: sovaĝaj kaj atakaj kutimoj. 5. Okazas rekrutado kaj oni forportas MF al milito kontraŭ indianoj, kie li suferas malbonajn viv- kaj labor-kondiĉojn. Batalo, venko super rivalo kaj fuĝo. Li ne estis pagata kaj estis fitraktata. Sovaĝa vivo de iamaj indianoj, kutimoj kaj rabaj kaj kontraŭ virinoj (rasisma priskribo). 6. Variolo. Morto de Cruz. 7-9. Kverelo kontraŭ indiano kiu fitraktas kristaninon kaj kiu mortas. 10. Fuĝo kun la virino. Priskribo pri ĉevaloj. 11. Romanco pri trovo de la filoj. 12. La pli aĝa: la pundomo, li estis enprizone. 13. La dua filo de MF vivas kun onklino, el kiu li heredis, 14-15. Sed zorganto perfidas, friponas, konsilas. 16. La zorginto malsanas kaj mortas. 19. Amsorĉo ĉe vidvino. 20. Fierro kun siaj filoj; venas Ruzumulo. 21. Kanto de Ruzumulo, estis ŝafpaŝtisto, cirkisto, vivis kun du onklinoj, amis mulatinon. 22. Soldatiĝo, trompoj en kartoludoj kaj aliaj vetludoj. 23. Oficiro ĉantaĝas kaj ŝtelas; rivaleco ĉe virino. 24. Fitraktado dum baloto. 25. Kantada rekrutado rilatita al balota voĉdonado kaj sinsekva akuzaro. 26. Akuzoj kontraŭ li, la filo de Cruz. 27-28. Malŝata kaj malriĉa vivo de soldatoj. 29. Kanta defio al MF. 30. Konkureckantado de MF kaj Ruzulumo, la negro, filo de la negro, mortinta iam de MF. Temas pri kantado, pri amo, pri laĝoj, pri tempopaso kaj mezuro. Nigrulo ostulas venĝon nome de dek fratoj. 31. Nokta kunvivo de MF kun siaj filoj kaj tiu de Cruz. 32. Konsiloj de MF. 33. Adiaŭo kaj verkosendo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]