Ladislao la 3-a (Pollando)
Vladislao de Varna, Vladislao/Ladislao la 3-a de Pollando, Vladislao la 1-a de Hungario kaj Kroatio, pole Władysław III. Warneńczyk, hungare I. Ulászló, kroate Vladislav I., litove Vladislovas III Varnietis, latine Ladislaus (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1424 en Krakovo, mortinta la 10-an de novembro 1444 ĉe Varna, Otomana Imperio, hodiaŭ Bulgario) estis ekde 1434, kiel Vladislao (aŭ Ladislao) la 3-a reĝo de Pollando, kaj ekde 1440, kiel Vladislao la 1-a, reĝo de Hungario kaj Kroatio. Li havis la epiteton "la Varna" kaj li apartenis al la Jogajlidoj.
Biografio
Li naskiĝis en Krakovo en 1424, kiel pola reĝido. Post la nasko la pola nobelaro ricevis privilegiojn, aliflanke ili akceptis la junan reĝidon estonta reĝo. La surtroniĝo okazis en 1434 en Krakovo post morto de Ladislao la 2-a. Post 5 jaroj la hungara trono malpleniĝis. Parto de la hungaroj volis Ladislaon, aliaj la Habsburgojn. Fakte samtempe estiĝis 2 hungaraj rivalaj reĝoj, kiuj militadis unu kontraŭ la alia. János Hunyadi apogis Ladislaon, ilia plej grava malamiko estis Johano Jiskra. Ladislao venkis, sed ne tute. Fine paco okazis en 1442. Poste Ladislao unue venkis la turkojn, sed poste en Varna li malvenkis, eĉ en la batalejo li mortis en 1444.
En Várna estas bulvardo nomumita Vladislav Varnenĉik kaj estas maŭzoleo kaj memorparko ekde 1924.
Antaŭe: | Reĝo de Pollando | Poste: | |
---|---|---|---|
Ladislao la 2-a | 1434–1444 | Kazimiro la 4-a |
Antaŭe: | Reĝo de Hungario kaj Kroatio | Poste: | |
---|---|---|---|
Elizabeto de Luksemburgo | 1440-1444 | Ladislao la 5-a |