Langsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langsa
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 178 334  (2015) [+]
Loĝdenso 680 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 28′ N, 97° 57′ O (mapo)4.466666666666797.95Koordinatoj: 4° 28′ N, 97° 57′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 262,41 km² (26 241 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Langsa (Indonezio)
Langsa (Indonezio)
DEC
Langsa
Langsa
Situo de Langsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Langsa [+]
vdr

Langsa (indonezie: Kota Langsa) estas urbego, ankaŭ universitata urbo en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Aĉeo. La urbego konsistas el kvin distriktoj.

Oficejo en Langsa

Geografio[redakti | redakti fonton]

Langsa situas en nordorienta parto de la insulo ĉe la marbordo, sed inter la urbo kaj maro mangrovoj etendiĝas[1]. Medano troviĝas 126, la provinca ĉefurbo Banda Aceh 317, Pekanbaru 585, Batam 770, Palembang 1121, Jogjakarto 1398, ĉefurbo Ĝakarto 1539, Bandungo 1657, Semarang 1880, Surabajo 2095, Makassar 2612 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio ĉinoj kaj malajoj alvenis al la insulanoj, iom poste oni alvenis el la aliaj indoneziaj insuloj. Langsa estiĝis kun riĉaj etna kaj religia diversecoj, ĝia populacio tendencas esti tolerema. La urba statuso alvenis en 2001.

Mangrovoj

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Langsa estas proksima al la suda limo de ĝia provinco kaj same al alia provinca ĉefurbo Medano. Tio igas Langsa strategia loko por komerco kaj trafiko inter la du provincoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Langsa estas klasifikita kiel ekvatora klimato kun influoj de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 2077 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo iomete malpli. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Islamo estas la religio de la plimulto en Langsa, sed ankaŭ aliaj religioj ekzistas (kristanismo, budhismo).

Eduko[redakti | redakti fonton]

Langsa gastigas plurajn universitatojn kaj akademiojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Langsa pretriras la ĉefvojo, kiu sekvas la marbordon. Laŭ la ĉefvojo estas atingebla rekte Medano kaj Banda Aceh.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]