Saint-Sulpice VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Pierrettes)
- La mallongigo VD en Saint-Sulpice VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Sulpice.

Saint-Sulpice VD
Blazono de Saint-Sulpice
Blazono de Saint-Sulpice
Blazono de Saint-Sulpice
Preĝejo Saint-Sulpice
Preĝejo Saint-Sulpice
Preĝejo de Saint-Sulpice
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 30′ 32″ N 06° 33′ 35″ O / 46.50889 °N, 6.55972 °O / 46.50889; 6.55972 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 32″ N 06° 33′ 35″ O / 46.50889 °N, 6.55972 °O / 46.50889; 6.55972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3301
Areo 1,86 km²
Alteco 394 m super marnivelo
Poŝtkodo 1025
Komunumkodo 5648
Mapo de Saint-Sulpice
Mapo de Saint-Sulpice
Situa mapo de Saint-Sulpice
vdr

Saint-Sulpice estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3301 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chavannes-près-Renens situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La okcidentan komunumlimon formas la rivero Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Sulpice kaj la kvartalo Les Pierrettes.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,86 km², de kiuj 5,4% estas kovritaj de arbaro, 16,1% servas por agrikulturo kaj 75,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Sulpice limas en nordo al Ecublens VD, en oriento al Laŭzano, en sudo al Lago Lemano, en okcidento al Préverenges, kaj en nordokcidento al Denges.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Laŭzano al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la laŭzana urbobranĉo de la svisa aŭtovojo A1 situas rekte oriente de la komunumlimo en Laŭzano. Pere de la loka busreto de Laŭzano, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chavannes-près-Renens datiĝas el la jaro 1228 kiel Sanctus Surpiscius. Dum neolitiko en Saint-Sulpice ĉe la lagobordo ekzistis du setlejoj. Dum ekspluatado de gravelo komence de la 20-a jarcento estis trovitaj vasto tombejokampoj el la frua mezepoko kaj la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la teritorio nomiĝis Cheretenges, kio verŝajne estis la iama komunumnomo. Ĝian aktualan nomon ĝi ricevid de la preĝejo konstruita en la 11-a kaj 12-a jarcento. La preĝejo en la 12-a kaj 13-a jarcento ankaŭ estis konsekrita al Maria Magdalena. En la 12-a jarcento la episkopo de Laŭzano permesis la fondon den malgranda priorejo en Saint-Sulpice. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Laŭzano, poste al la Distrikto Morges, ĝis ĝi en la jaro 2008 estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Sulpice

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]