Letkés
Letkés (letkEŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Szob.
Bazaj informoj
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1170
- Poŝtkodo: 2632
- Telefonprefikso: 27
Situo
La vilaĝo situas inter monto Börzsöny (borĵonj) kaj rivero Ipeľ (kiu estas samtempe la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo.
Historio
La komunumo estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko, poste setlis keltoj kaj avaroj. La unua skriba mencio estis en 1231. La komunumo ne senhomiĝis dum la turka erao. En 1811 katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Kristo konstruiĝis. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landolimo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1948 kolĥozo pri Bastiono formiĝis.
La vilaĝo havas ponton kaj limpasejon al Slovakio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole kaj la rivero estas boatebla.