Li Na

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Li Na
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1982 (1982-02-26) (42-jaraĝa)
en Vuhano
Lingvoj ĉinaangla
Loĝloko Vuhano
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Huazhong University of Science and Technology • Cheung Kong Graduate School of Business
Familio
Patro Li Shengpeng
Patrino Li Yanping
Edz(in)o Shan Jiang
Okupo
Okupo tenisisto • aŭtobiografo
vdr
Li Na (李 娜), tenisistino de Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio

Li Na (ĉine: 李娜, pinjino: Lǐ Nà; naskiĝis la 26an de februaro 1982) estas ĉina profesia tenisa ludistino. Li gajnis 5 WTA kaj 19 ITF solludajn titolojn. De la 4a de junio 2011, ŝia mond-vico estas la 4a.

En januaro 2011, Li Na fariĝis la unua azia ludisto kiu atingis gravan ĉampionecan finalon ĉe la aŭstralia Turniro, kie ŝi gajnis kiel subĉampiono. En junio 2011, Li gajnis la 2011 Francan Malferman solludan ĉampionon; ŝi estas la unua azia ludisto kiu iam ajn gajnis Grandan Ŝlemon solludan titolon.[1]

Li Na naskiĝis la 26an de februaro 1982 en Vuhano, Ĉinio. Kiam ŝi estis 6-jaraĝa, ŝi fariĝis volanluda ludistino, sed ŝia trejnisto rimarkis ke kvazaŭ ŝi estis ludanta tenison. De la tempo je la 8-jaraĝo, ŝia trejnisto demandis ŝiajn gepatrojn ĉu ŝi povus ŝanĝi al teniso, kion ŝi faris ekde la 9jaraĝo.[2] Li Na aliĝis al Nacia Tenisa Teamo de Ĉinio (中国国家网球队) en 1997 kaj ekestis profesiulo en 1999.

Je la 4-a de junio 2011, Li gajnis ŝian unuan Grand-Ŝleman ĉampionon ĉe la 2011 franca Turniro. Ŝi venkis kontraŭ Barbora Záhlavová-Strýcová, Silvia Soler Espinosa, Sorana Cîrstea, Petra Kvitova, Viktoria Azarenka, Marija Ŝarapova kaj defendanta ĉampiono Francesca Schiavone. Sekvante la francan turniron, Li atingos la kvaran lokon en la monda tenisistina rangotabelo. Ŝi estas la unua ĉampiono de Ĉinio kaj de Azio en Granda Ŝlemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]