Lispeszentadorján
El Vikipedio
Lispeszentadorján [liŝpesentadorja:n] estas unuigita malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Letenye. Szentadorján signifas: Sankta Adriano.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 9 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.5406/16.6917
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 8888
- Telefonprefikso: 93
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Letenye troviĝas 15, Lenti 19, Nova 20, Nagykanizsa 30 km-ojn.
Historio [redakti]
Komence 3 komunumoj fondiĝis: Szentadorján (la unua mencio devenis el 1024), Lispe (la unua mencio devenis el 1308) kaj Erdőhát, kiu baldaŭe fondiĝis. Dum la turka erao nur la lasta vilaĝo senhomiĝis. En rando de Lispe MAORT (=Hungara-Usona Olea Akcia Societo) boris naftoputojn en la 1930-aj jaroj. La 3 vilaĝoj en 1937 unuiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, interretejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Hadriano la 3-a de 1936
- muzeo pri naftoesploro
- ruinoj de abatejo
- keloj
