Lothar Zitzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tombo de Lothar Zitzmann sur la Norda tombejo (Jena)

Lothar ZITZMANN (naskiĝinta la 14-an de februaro 1924 en Kahla, mortinta la 19-an de januaro 1977 en Halle) estis germana pentristo kaj altlernejprofesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapasigo de la abiturienta ekzameno en Jena en la 1944-a jaro li studis ĉe la vajmara altlernejo pri arĥitekturo kaj vidaj artoj kaj, post soldatado kaj militkapitetco, de 1948 ĝis 1951 psikologion, filozofion kaj artpedagogion ĉe la universitato de Jena.

Ĝis 1949 estis li liberprofesia pentristo, krome li gvidis rondon de interesatoj ĉe la popolproprieta entrepreno Carl Zeiss Jena. De 1953 Zitzmann docentis pri vanda pentrado ĉe la Instituto pri artistaĵdizajno ĉe la altlernejo apud Burgo Giebichenstein. En 1955 Zitzmann evoluigis sisteman bazdoktrinon kiu ĝis hodiaŭ nomiĝas por li.[1] De 1965 li profesoris kaj inter 1970 kaj 1977 li direktoris je la sekcio Künstlerische und wissenschaftliche Grundlagen der Gestaltung.

Apud Karl Erich Müller kaj Willi Sitte li nombriĝis inter la pli maljunaj protagonistoj de la artfarado en Halle kaj famis pro preciza didaktika artperado.

Liaj aĵpentraĵoj en la 1950-aj jaroj ankoraŭ havis elementojn de kubisma formlingvo kaj bildoj kiel Kartenspieler deduktigas onin pri Fernand Léger kiel modelo. Bildoj kiel MittagspauseBildnis einer Gärtnerin de 1956 klare faris koncedon al socialisma realismo. En la 1960-a jaroj li ekinteresiĝis pr latinamerika arto kaj kopiis la magian realismon de Meksiko kaj tie florantan publikan murpentradon. En la 1970-aj jaroj li artiste pritraktis la puĉon en Ĉilio.

En GDR kaj eksterlande li faris ne malmultajn personajn ekspozicion. Li ankaŭ liveris verkojn por eksponiĝo kun aliaj, ekz. de 1953 ĝis 1978 okaze de la 3-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 7-a Artekspozicio de GDR en Dresdeno.

Por li oni nomis en 1991 la straton Zitzmannstraße en Jena.

Publikaj kolektoj kun verkoj de Zitzmann (elekto)[redakti | redakti fonton]

bildo Weltjugendlied je Palast der Republik, Berlino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Grundlagen visueller Gestaltung. Dokumente zur visuell-gestalterischen Grundlagenausbildung, Eldonis: Hochschule für industrielle Formgestaltung Halle – Burg Giebichenstein, 1990
  • Lothar Zitzmann. Aus den Arbeiten zur Theorie der Gestaltung. Gemälde, Wandmosaiken. Eldonis: Rat des Bezirks Gera und Kunstgalerie "Orangerie" Gera, 1976 (ekspozicikatalogo)
  • Lothar Zitzmann. Pädagoge und Maler(ekspozicikatalogo). Eldonis: Hochschule für industrielle Formgestaltung, 1989
  • Marcus Kenzler: Der Blick in die andere Welt. Einflüsse Lateinamerikas auf die Bildende Kunst der DDR (= Theorie der Gegenwartskunst. Bd. 18). Teil 1 und 2. LIT Verlag, Münster 2012, ISBN 978-3-643-11025-1, [Teil 1:] p. 87, 324-325; [Teil 2:] p. 565, 629, 780, 802, 811, 845

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunstverein Talstraße
  2. "Digitale Sammlung der Kunstsammlungen Chemnitz"
  3. Online Collection