Lotus 1-2-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lotus 1-2-3 estas kalkultabelo de la firmao Lotus Software (nun filio de IBM). Ĝi estis tre populara kaj pligrandigis la sukceson de komputilaj individuaj en entreprenoj.

Lotus 1-2-3 estis lanĉita la 26-a de januaro 1983 kaj dum jaroj restis la ĉefa sterntabelo por la operaciumo MS-DOS. Ĉi tiun tabelkalkulilon oni povis programi uzante makrojn kaj estis provizita de aparta programo dediĉita al kreado de grafikaĵoj kaj histogramoj. Tamen, ĉi tiun grafikaĵilon oni ne povis lanĉi samtempe kun la tabelkalkulilo. La aperantaj menuoj estis alirebla per ununura klavo, kiu iĝis rapide la programuzon. Lotus 1-2-3 uzis la grafikokartojn EGA, kaj poste VGA. La dosieroformato de Lotus 1-2-3 (WKS en la unuaj versioj, WK1 poste) estis longtempe efektiva normo, ne nur por kalkuldosieroj, sed eĉ por rudimentaj datumbazenoj.

En Usono, Lotus okazigis multajn procedurojn pro malobservo de kopirajto, ĉefe kontraŭ Borland (kies tabelkalkulilo Quattro Pro uzis la klavarmallongigojn de 1-2-3).

La alveno de Microsoft Windows sur la merkato de personaj komputiloj pligrandigis la sukceson de Microsoft Office kaj de Excel (rekta konkuranto de 1-2-3). Iom post iom la programaro Microsoft Office gajnis kontraŭ 1-2-3. Lotus Symphony, la sekvanto de 1-2-3 ne sukcesis. 1-2-3 estis adaptita por Vindozo kaj enmetita en la programaro Lotus SmartSuite.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]