Louis Agassiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Agassiz-2

Louis AGASSIZ estas svisa sciencisto. Li naskiĝis en 1807 en Môtier en kantono Friburgo, Svislando. Li mortis en 1873 en Cambridge, Masaĉuseco, Usono. Li doktoriĝis pri medicino en Munkeno, Germanio, en 1830. Poste li laboris en Parizo kun Wilhelm von Humboldt kaj Georges Cuvier. Proksimume en 1846 li ekloĝis en Usono. En 1854 li eldonis "Types of Mankind", (tipoj de homospecio) kaj en 1857 "Indigenous Races of the Earth" (indiĝenaj rasoj sur la Tero). Kvankam li tre fakule studis kaj esploris pri fiŝoj kaj glaĉeroj en Svislando antaŭe kaj tiam asertis, ke ne estas rasoj ĉe homoj, li ŝanĝis sian opinion post por si ŝoka renkontiĝo de nigruloj en Ameriko. Post tiu emocia ŝoko li famega sciencisto asertis, ke blankuloj estas supera raso. Liaj verkoj estis bazo por multaj rasismaj teorioj, kiel apartismo en Suda Afriko.

Ŝablono:LigoElstara