Louis Augustin Guillaume Bosc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Louis-Augustin Bosc d'Antic

Louis Augustin Guillaume Bosc (uax Louis-Augustin Bosc d'Antic) (29a Januaro 1759 – 10a Julio 1828) estis franca botanikisto, prisenvertebrula zoologo, kaj entomologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bosc naskiĝis en Parizo, kiel la filo de Paul Bosc d’Antic, doktoro kaj kemiisto. Li studis en Dijon, kie li estis lernanto de la botanikisto Jean-François Durande kaj de la kemiisto Louis-Bernard Guyton-Morveau. Malkapabla ixgi militisto, li dediĉis sin al funkciulo pri financoj kaj poste al kontrolado de la poŝta servo.

Li malakceptis akompani Jean-François de La Pérouse al ties ekspedicio ĉirkaŭ la mondo. Sed kun André Thouin, Pierre Marie Auguste Broussonet, Aubin-Louis Millin de Grandmaison kaj Pierre Willemet, Bosc partoprenis, en 1787, en la fondo de la unua Linnea societo en la mondo, nome Société linnéenne de Paris. Tiu ekzistis ĝis 1789. Bosc estis ankaŭ aktiva membro de la Filomatia Societo de Parizo.

Lia amikeco kun Jean Marie Roland permesis Bosc leviĝi a grava situacio, sed kiam tiu ministro falis ankaŭ li estis senpostenigita la 31an de majo, 1793. Bosc aliĝis al la Jakobenoj. En la arbaro de Montmorency li protektis kelkajn homojn persekutatajn de la Teroro, inklude Roland kaj Louis-Marie de La Révellière-Lépeaux. Ĝi estis tiam tutoro de Eudora Roland, la filino de Roland. La Réveliière-Lépeaŭ, iĝis membro de la Direktorio, kaj tio permesis Bosc eliri al Usono, unu kiel vickonsulo en Wilmington en 1797, poste kiel konsulo en Novjorko en 1798.

Bosc revenis al Francio, kie li servis kiel administranto de hospitaloj kaj prizonoj kaj akiris, en 1803, post ĉeesto en Svisio kaj Italio danke al Georges Cuvier, postenon en la ĝardenoj de Versajlo. Li donacis siajn kolektojn al siajn amikoj naturalistoj. Tiele Fabricius kaj Guillaume-Antoine Olivier ricevis liajn insektojn; François Marie Daudin, liajn birdojn; Pierre André Latreille, liajn reptiliojn; kaj la grafo Lacépède, liajn fiŝojn. Li estis ankaŭ amiko kaj protektanto de naturalistoj Jean Baptiste Bory de Saint-Vincent kaj Léon Jean Marie Dufour.

En 1806, li estis elektita al membreco en la Akademio de Sciencoj de Francio. En 1825, li sukcedis al André Thouin kiel respondeculo pri la fako de plantokultivo ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio en Parizo.

Li mortiĝis neatendite post kelkaj jaroj en Parizo, en 1828.

Heredo[redakti | redakti fonton]

La heredo de Bosc kuŝas ĉefe sur la kampoj de agronomio kaj de natura historio. Li estis aŭtoro de tri volumoj de Suites à Buffon, eldonite de René Richard Louis Castel: Histoire naturelle des Coquilles, contenant leur description, les mœurs des animaux qui les habitent et leurs usages (Parizo, 5 volumoj, 1801); Histoire naturelle des Vers (Parizo, 2 volumoj, 1801); kaj Histoire naturelle des Crustacés (Parizo, 3 volumoj, 1802).

Bosc partoprenis en la eldonado de Nouveau Dictionnaire d'histoire naturelle appliquée aux arts, principalement à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, sub direktorado de Jean-François-Pierre Deterville kaj Sonnini de Manoncourt (Parizo, 24 volumoj, 1803–1804, re-eldonite en 36 volumoj, 1816–1819), kaj la Nouveau Cours complet d'agriculture théorique et pratique, redaktorita ankaŭ de Deterville (Parizo, 13 volumoj, 1809, reeldonite en 16 volumoj, 1821–1823). Bosc ankaŭ kontrolis la eldonadon de Théâtre d'agriculture de Olivier de Serres, publikita de la Société centrale d'agriculture de Paris, kies Annales li publikigis.

Bosc estis entombigita en malgranda tombejo en la arbaro de Montmorency, nome Nacia Arbaro malferma al la publiko, en la komunumo Saint-Prix ĉe Val-d'Oise.

La insektokolekto de Bosc estas kunhavata inter la kolektoj de la Naturhistoria Muzeo de Ĝenevo, la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, kaj la Muzeo pri Natura Historio de Londono (kolekto Louis Alexandre Auguste Chevrolat).

Notoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Benoît Dayrat (2003). Les botanistes et la flore de France, trois siècles de découvertes, Muséum national d’histoire naturelle de Paris : 690 pp. ISBN 2-85653-548-8
  • Notton, D.G. A catalogue of types of the smaller taxa of Proctotrupoidea (Hymenoptera)in the Muséum national d’Histoire naturelle, Paris, with notes on the history of the insect collection of L. A. G. Bosc d’Antic Zoosystema 29 (3): 457-470
  • [1]
  • Tiu artikolo estas bazata sur angla traduko de la franca Wikipedia.