Louis Hjelmslev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Louis Trolle Hjelsmslev (Kopenhago 1899 - 1965) estis dana lingvisto. Li verkis france Principes de Grammaire Générale 1928, ankoraŭ kiel studento, sed sufiĉe mature por akiri agnoskon de scienca medio. Li fondis en 1931 la tiel nomatan Lingvistikan cirklon de Kopenhage, kies ĉefa reprezentanto estis li. Hjelmslev doktoriĝis en 1932 kaj kreis, kun Hans Jorgen Uldall, propran ligvoteorion, nomata de li glosematiko, publikigita en 1935. En la jaro 1937 li fariĝis profesoro de Universitato de Kopenhago kaj 1939, kun Viggo Bröndal, fondis fakrevuon Acta Linguistica.

Glosematiko[redakti | redakti fonton]

En sia verko Omkring Sprogteoriens Grundlæggelse (t.e., Prolegomenoj al lingvoteorio), unueldonata en 1943, li konstruis epistemologian fundamenton por la lingvistiko. La precipa tasko de lingvoteorio estas ekspliki, retroanalizante kiel eble plej foren, la specifajn premisojn de lingvistiko. Tiucele, lingvoteorio starigas difinaran sistemon. Laŭ Hjelmslev la metodo de lingvoteorio necese estos kaj empirika kaj deduktiva. Ĉia lingvistika analizo devas baziĝi sur la funkcioj. Lingvo estas aro da 'funkciivoj: fonemo, vorto, proponacia strukturo, deklinacia sistemo ktp... La lingvisto devas ja dedukti de la funkcio - esenco - de ĉi tiuj funkciivoj, sed kunkalkulante kun la realaĵoj kaj statoj de tiu aŭ tiu teksto, lingvo, lingvogrupo.

La verkon entute konsistigas precizigoj kaj difinoj: Hjelmslev pristudas ĉu ia vorto/koncepto taŭgas aŭ ne taŭgas por lingvistiko. Inter tiuj konceptoj estas, pri semantiko, tiuj du ĉefaj: 'esprimo' (aĵ/ad) kaj 'enhavo'. La precipa tasko de la lingvistiko estas konstrui 'teorion de la esprimo' kaj 'teorion de la enhavo', sed laŭ Hjelmslev, sur bazoj internaj kaj funkciivaj. Tiun sciencon, kiun li nomas glosematiko, estas ia "algebro" de la lingvaĵo. Ĝi estas fakte la finlastaj nevariantoj, la minimumaj formoj (aŭ konceptoj) uzeblaj por ekspliki. Hjelmslev en sia lasta verko, Sproget (1963), fine forlasas la metodon kaj la nomon de la klasika 'lingvistiko': tiu ĉiam estis pristudo surbaza de aprioraj, transcendalaj konceptoj, kiuj fakte ne estas taŭgaj.