Lovello radioteleskopo
Lovello teleskopo | |
---|---|
Lovello teleskopo | |
Organizaĵo | Jodrell Bank Observatorio |
Loko | Unuiĝinta Reĝlando provinco Cheshire vilaĝo Goostrey |
Koordinatoj | 53° 14′ 11.37″ N 2° 18′ 31.15″ U / 53.2364917 °N, 2.3086528 °U (mapo) |
Alto | 90,6 m |
Ondolongo | 6, .. cm |
Konstruita | 1957 |
Unua lumo | 1957, aŭgusto 2 |
Tipo | Paraboloido kun primara fokuso |
Diametro | 76.2 m |
Angula rezolucio | ? ’ (por ? mm/? GHz) |
Areo | 4560 m² |
Fokusa longo | 22.9 m |
Montita | Alt-Azimuta Plenturnebla |
Kupolo | Ne |
Retejo | angle: >>> |
Lovello radioteleskopo (Lovello) — estas radioteleskopo de tipo de paraboloido kun diametro de la ĉefa spegulo D = 76.2 m. Ĝi estas situanta sur la teritorio de Jodrell Bank Observatorio en Unuiĝinta Reĝlando.
Kiam Lovello estis konstruita en 1957, ĝi estis la plej granda plenturnebla radioteleskopo en la mondo[1]. Nun estas la tria plej granda, post la Green Bank teleskopo (Usono, Okcidenta Virginio) kaj la Effelsberga teleskopo (Germanio)[2].
Komence Lovello estis konata simple kiel la 250-futa teleskopo aŭ la Radioteleskopo en Jodrell Bank; sed en 1961 ĝi estis nomita la Mark I, kiam la diskuto de konstruado la estontaj teleskopoj estis komencita (la Mark II, III kaj IV)[3].
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ On This Day - 14 March 1960: Radio telescope makes space history (angle). BBC News (1960-03-14). Alirita 2012-10-08.
- ↑ The Lovell Telescope presents a new face to the Universe (angle). Space Ref (2002-11-05). Alirita 2012-10-08.
- ↑ Bernard Lovell. (marto 1985) The Jodrell Bank Telescopes (angle). Oxford University Press, p. 308. ISBN 978-0198581789.