Ludwig Ferdinand Huber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Ferdinand Huber
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1764 (1764-09-14)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Morto 24-an de decembro 1804 (1804-12-24) (40-jaraĝa)
en Ulm, Elektoprinclando Bavario,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Michael Huber vd
Edz(in)o Therese Huber vd
Infanoj Luise Huber vd
Profesio
Alia nomo Winkelmann vd
Okupo ĵurnalistotradukistoverkisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig Ferdinand HUBER (naskiĝinta la 14-an de septembro 1764 en Parizo, mortinta la 24-an de decembro 1804 en Ulm) estis germana verkisto. Li estis la filo de Michael Huber kiu sukcese propagandis la literaturon germanlingvan en Franclando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de du jaroj li venis kun la gepatroj al Lepsiko kie li bone edukitis kaj lerneme akiris al si multon da sciendaj aferoj. Ĉefe la modernaj lingvoj kaj la beletroj franca, angla kaj germana fascinis lin.

Ŝato de propra poemfarado igis amikajn rilatojn al Christian Gottfried Körner kaj la fratino de la edzino korner-a, Dora Stock. Kun ŝi iĝis fianciĝo. En 1784 la du amikoj kaj la du fratinoj sendis ovacileteron al Friedrich Schiller kiu ekgravis por ties estonteco. Post pli longa restado en Dresdeno, kie Huber frekventis rondojn ĉirkaŭ Schiller kaj Körner, li iĝis sekretario ĉe la saksia ambasadejo en Majenco en 1787. Ankaŭ post la revoko de la saksia legato en 1790 ĝis la invado de la francoj li ja restis tie kiel fremdulo. Post okmonata restado en Frankfurto ĉe Majno Huber finfine revenis al Dresdeno.

En Majenco li bone ekkonis Georg Forster kaj ties spritan edzinon Therese. La fianciĝo kun Dora Stock do nuligitis; kiam sekve de la politikaj agadoj de Forster (i.a. en Parizo) iĝis problemoj por la familio Huber maldungis sin kaj iris en 1793 al la familio en la Svislandon franclingvan.

Post la morto de Forster (1794) Huber edziĝis al ties vidvino. Kelkajn jarojn pli poste, en 1789 li translokiĝis el Stuttgart por transpreni anstataŭ Ernst Ludwig Posselt la postenon redaktista de »Allgemeine Zeitung«. Post malpermeso fare de la virtembergaj aŭtoritiatoj Johann Friedrich Cotta translokigis la redakcion de la menciita gazeto en 1803 al Ulm kie Huber nomumitis landa direktoreja konsiliisto de la nova bavaria provinco Ŝvabio ene de la edukadministerio.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ estas forgesitaj la komedioj kaj tragedioj de Huber, inter kiuj »Das heimliche Gericht« (Leipzig 1790) tiutempe furoris. Kiel spritoplenan, literaturan kritikiston li montris sin antaŭ ĉio ankaŭ verkinte »Vermischten Schriften von dem Verfasser des heimlichen Gerichts« (Berlino 1793), kien oni enpresis ankaŭ ties recensoj kiuj antaŭe estis aperintaj ĉe »Jenaische Allgemeine Literaturzeitung«. Estante publicisto lerta li ankaŭ skribis por historiaj/politikaj gazetoj: »Friedenspräliminarien« (Berlino 1794-96) kaj »Klio« (1795–98) auf. Lia verkaro »Sämtliche Werke seit dem Jahre 1802« prizorgitis kaj ornamitis per biografio fare de la edzino (Tübingen 1807–19).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 588 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]