Johann Friedrich Cotta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Cotta
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1764 (1764-04-27)
en Stutgarto
Morto 29-an de decembro 1832 (1832-12-29) (68-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Hoppenlau Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Virtembergo
Alma mater Eberhard-Ludwigs-Gymnasium
Okupo
Okupo eldonisto • politikisto • industriisto • librovendisto
vdr
Morgenblatt für gebildete Stände, 1820
Cotta-domo en Tübingen

Johann Friedrich COTTA (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1764 en Stuttgart, mortinta la 29-an de decembro 1832), pranevo de la granda teologo kaj universitata rektoro Johannes Friedrich Cotta (1701-1779), estis germana juristo, industria pioniro kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni volis ke li studu teologion, li baldaŭ ŝanĝis je jursciencoj kaj estis dum certa tempo en Tübingen kortega tribunaladvokato. Laŭ la volo familianara li transprenis en 1787 la estradon de Brunnschen Buchhandlung kiun estis akirinta jam en 1659 la prapatro familia, la sakso Johann Georg Cotta (1631-1692). La nomo de tiu ĉi entrepreno ŝanĝiĝis je »Johann Georg Cottasche Buchhandlung«. Sed la renomo eldoneja intertempe estis grave suferinta.

La nova firmaestro Johann Friedrich Cotta baldaŭ reekfloris ĝin. Jam en 1793 li planis eldoni la gazeton »Allgemeine Zeitung« kiu ekde 1798 aperis en Stuttgart. Kune kun Friedrich von Schiller li fondis en 1795 la gazeton »Die Horen« kaj pro tio li ankaŭ havis kontaktojn al Johann Wolfgang von Goethe kaj Johann Gottfried Herder.

Inter la pli grandaj periodaĵoj menciitis krome: en 1795 »Politische Annalen« kaj »Jahrbücher der Baukunde«, en 1798 »Almanach für Damen« kaj aliaj poŝlibroj, en 1799 la granda mapo de Ŝvabio de Amman/Bohnenberger kaj en 1807 »Morgenblatt«. En 1810 Cotta translokiĝis al Stuttgart kaj akiris i.a. la bienojn de Plettenberg. En 1811 li iĝis virtemberga senatoro kaj tiufunkcie li reprezentis kun Friedrich Justin Bertuch la interesojn de germanaj librovendistoj-eldonistoj koncerne kopirajtaĵojn kaj cenzuron dum la Viena kongreso. Ekde 1820 li estis kavalira parlamentano de Schwarzwald-distrikto kaj en 1821 li aniĝis al la konstanta parlamenta komisiono; en 1824 li iĝis vicestro de la Dua ĉambro.

Ankaŭ tiam li ĉiam engaĝiĝis pri la metio eldonista: tiam aperis unuafoje la periodaĵoj »Polytechnisches Journal« de Dingler, »Württembergischen Jahrbücher« de Memminger, »Hertha«, »Ausland«, »Inland« ktp. La plej renomitaj verkistoj de Germanujo sentis honoron esti inter la ĉe Cotta eldonitaj aŭtoroj; junaj talentoj ankaŭ malavare apogitis de li, ekz. la grafo Platen. En 1824 li starigis en Augsburg la unuan vaporrapidpresilon en Bavario kaj en 1827 li fondis Literarisch-artistische Anstalt en Munkeno (vendejo specialigita; transprenis ĝin en 1870 Th. Riedel). En 1825 Cotta peris la enkondukon de vaporŝipado sur la Konstanca Lago, kiu ekde 1826 sukcese reguligitis sur la tuta Rejno. En 1828 li sukcese pledis por ke Bavario kaj Virtembergio aniĝu al la prusia doganunio.

Lian leterinterŝanĝon kun Schiller eldonis en Stuttgart en 1876 Vollmer, dume lian biografion verkis en 1895 (Berlino) A. Schäffle. Lia filo Johann Georg Cotta (1796-1863) ankaŭ politikistis kaj eldonistis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 4. Leipzig 1906, p. 312-313 (tie ĉi interrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Liselotte Lohrer: Cotta. Geschichte eines Verlags. 1659–1959. Cotta, Stuttgart 1959.
  • Monika Neugebauer-Wölk: Revolution und Constitution. Die Brüder Cotta. Eine biographische Studie zum Zeitalter der Französischen Revolution und des Vormärz (= Einzelveröffentlichungen der Historischen Kommission zu Berlin Bd. 69). Colloquium, Berlin 1989, ISBN 3-7678-0765-3 (Zugl. Freie Universität Berlin, Habilitations-Schrift 1988).
  • Roger Münch: Johann Friedrich Freiherr Cotta von Cottendorf. (1764–1832). Ein Beitrag zur Berufsgeschichte der Verleger (= Deutsche Hochschulschriften Bd. 700). Hänsel-Hohenhausen, Egelsbach 1993, ISBN 3-89349-700-5
  • Hans-Joachim Lang: Im Foyer der Revolution. Als Schiller in Tübingen Chefredakteur werden sollte: die Gründerzeit von Cottas „Allgemeiner Zeitung“. Verlag Schwäbisches Tagblatt, Tübingen 1998, ISBN 3-928011-28-6.
  • Bernhard Fischer: Die Verleger Johann Friedrich und Georg von Cotta auf Dotternhausen. „… auf seine Güter abgereist …“ (= Spuren. Bd. 48). Deutsche Schillergesellschaft, Marbach am Neckar 2000, ISBN 3-933679-36-2.
  • Bernhard Fischer: Friedrich Schiller und Johann Friedrich Cotta. Das Horen-Projekt (= Mitteilungen und Verzeichnisse aus der Bibliothek des Bischöflichen Priesterseminars zu Trier, 22). Paulinus, Trier 2006, ISBN 3-7902-0196-0.
  • Evamarie Blattner u. a. (Hrsg.): Von der Zensur zum Weltverlag. 350 Jahre Cotta, Universitätsstadt Tübingen, Tübingen 2009 (Tübinger Kataloge, Band 85, anläßlich einer Ausstellung), ISBN 978-3-910090-95-8.
  • Ulrike Leitner (Hrsg.): Alexander von Humboldt und Cotta. Briefwechsel (= Beiträge zur Alexander-von-Humboldt-Forschung Bd. 29). Akademie-Verlag, Berlin 2009, ISBN 978-3-05-004598-6.
  • Peter Kaeding: Die Hand über der ganzen Welt. Johann Friedrich Cotta, der Verleger der deutschen Klassik. Klett-Cotta, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-7681-9712-0.
  • Bernhard Fischer: Johann Friedrich Cotta. Verleger – Entrepreneur – Politiker. Wallstein, Göttingen 2014, ISBN 978-3-8353-1396-5.
  • Annika Haß: Der Verleger Johann Friedrich Cotta als Kulturvermittler zwischen Deutschland und Frankreich. Frankreichbezüge, Koeditionen und Übersetzungen. (= Zivilisationen und Geschichte – Civilizations and History – Civilisations et Histoire. Bd. 33). Lang, Bern 2015, ISBN 978-3-631-65646-4.
  • Helmuth Mojem: Der Verleger Johann Friedrich Cotta. (1764–1832). Repertorium seiner Briefe (= Deutsches Literaturarchiv. Verzeichnisse, Berichte, Informationen. Bd. 24). Deutsche Schillergesellschaft, Marbach am Neckar 1998, ISBN 3-929146-87-8* Helmuth Mojem, Barbara Potthast (Hrsg.): Johann Friedrich Cotta. Verleger – Unternehmer – Technikpionier. Winter, Heidelberg 2017, ISBN 978-3-8253-6422-9.
  • Helmuth Mojem/Barbara Potthast (Hrsg.): Johann Friedrich Cotta. Verleger – Unternehmer – Technikpionier (= Euphorion. Beihefte. Heft 98). Winter, Heidelberg 2017, ISBN 3-929146-87-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]