Ludwig Nonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Nonne
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1785 (1785-12-06)
en Hildburghausen
Morto 17-an de julio 1853 (1853-07-17) (67-jaraĝa)
en Hildburghausen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Ludwig NONNE (naskiĝinta la 6-an de decembro 1785 en Hildburghausen, mortinta la 17-an de julio 1854 samloke) estis germana teologo, generalsuperintendanto kaj gvidisto/reformanto de publika edukado en al Duklando Saksio-Meiningen. Li ekfamigis Hildburghausen kiel edukadan urbon kaj kunfondis la socikritikan gazeton Dorfzeitung.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de justicoficisto kaj duka konsilisto Ludwig Friedrich Nonne kaj de Johanna Wölfing el Römhild, kiu estis edukistino de la dukaj infanoj ĉekortege.

Post studoj de teologio kaj filologio ĉe la Universitato de Jena (kie li honore doktoriĝis en 1830) li nomumitis lerneja konsilisto en la Dulando Saksio-Hildburghausen. Laŭ komisio de duko Frederiko li iris an Svislandon por studi la edukadmetodojn de Johann Heinrich Pestalozzi. Laŭ ties instru- kaj edukmetodoj fondis li en 1811 porinstruistan seminarion kies unua estro li ankaŭ iĝis. En 1819 li iĝis krome kortega predikisto kaj post la aneksiĝo de Hildburghausen je Duklando Saksio-Meiningen li nomumitis en 1826 supera konsistoria konsulisto kaj ĉefinspektisto pri ĉiuj lernejoj. La edukan sistemon li profundege ŝanĝis precipe laŭ la ideoj pestalozzi-aj. En 1833 Nonne iĝis supera paroĥestro ĉe Kristokirko en Hildburghausen kaj kiel generalsuperintendanto la unua ekleziulo evangelia de la duklando. La lernejrilatajn servojn li transdonis en 1835 al aliaj.

Nonne estis framasono kaj ekde 1820 majstro de la hildburghausen-a loĝio Karl zum Rautenkranz. En 1847 li iĝis deputito de la Parlamento de Meiningen kaj en 1848 de la t.n. antaŭa parlamento je Nacia Asembleo. Unu lia filo estis Ernst Nonne.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1818 li kunfondis kaj dum 36 jaroj eldonis Dorfzeitung, religia kaj konstitucia gazeto kun multe da influo je la malurbanoj. Ĉefe en la unuaj numeroj sociaj cirkonstancoj tre kritikitis. Ekde 1845 li estis kavaliro de la ordeno Herzoglich Sachsen-Ernestinischer Hausorden. En Hildburghausen nomitis placo (Nonneplatz) kaj lernejo por li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. "Nonne, Ludwig" de Binder. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 23 (1886), p. 766–768, (tie ĉi interrete)
  • Ernst Kaiser: Dr.Ludwig Nonne der Schulreformator und Pestalozzi Thüringens Weimar 1948
  • Hanspeter Wulff-Woesten: Große Zeit in kleiner Stadt. Geschichte und Geschichten um die Christuskirche in Hildburghausen. Hildburghausen 1993, ISBN 978-3-86180-031-6.
  • Hanspeter Wulff-Woesten: Wirken so lange es Tag ist! Ludwig Nonne. Eine Biografie. Hildburghausen 2008, ISBN 978-3-939611-00-4.
  • Das Reformationsbüchlein von Dr. Ludwig Nonne, neu erschienen, Hildburghausen 2008, ISBN 978-3-00-026349-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]