Mária Telkes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Telkes
Persona informo
Naskonomo Telkes Mária Terézia Zsófia
Naskiĝo 12-an de decembro 1900 (1900-12-12)
en Budapeŝto
Morto 2-an de decembro 1995 (1995-12-02) (94-jaraĝa)
en Grenado
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Simon Telkes
Okupo
Okupo kemiisto • biofizikisto • inventisto
vdr

Mária Telkes [telkeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telkes Mária estis hungara-usona inventisto, kemiisto. Ŝia nomo estas ankaŭ Sunreĝino.

Mária Telkes [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1900 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 2-an de decembro 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Telkes frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Post siaj studoj ŝi estis asistanto, krome ŝi akiris sciencan gradon Ph.D en la universitato. En 1925 ŝi eklaboris en biofizika instituto de Klevlando. Inter 1939 kaj 1953 ŝi laboris en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kie ŝi esploris uzadon de sunenergio. En 1937 ŝi ricevis usonan ŝtatanecon. Ŝian inventon pri "kiel fari trinkakvon el marakvo helpe de sunenergio" profitis la usona armeo jam dum la 2-a mondmilito. Laŭ ŝia projekto oni konstruis domon hejtitan per sunenergio. Ekde 1940 ŝi gvidis la esploradon en la instituto. Ŝi kreis solvon pri deponado de varmo helpe de natria sulfato. Ŝi havis pli ol 20 patentojn, ŝi aĝis 90, kiam ŝi prezentis la lastan patenton. Ŝi ricevis 12 premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Efficiency of thermoelectric generators (1947)
  • Fresh water from sea water by solar distillation (1953)
  • Solar house heating (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]