Móric Darvai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Móric Darvai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Darvai Móric estis hungara instruisto, tradukisto. Lia persona nomo estis ankaŭ la pli mallonga varianto Mór, lia origina familia nomo estis Deutsch ĝis 1868.

Móric Darvai [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1849 en Aszód. Li mortis la 21-an de marto 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Darvai akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874. Li instruis jam ekde 1872 en diversaj urboj de Hungara reĝlando (Pécs, Déva, Arad). En 1895 li ricevis postenon en la ministerio pri religio kaj eduko, post 5 jaroj li estis inspektoro. Li pensiuliĝis en 1911.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.