Mümling
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 27 Nov. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Mümling | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Situo | Hesio kaj Bavario (Germanio) |
| Longeco | 49,7 km |
| Fluo | |
| Fonto | en Beerfelden |
| · Alteco | 400 m super marnivelo |
| Enfluejo | en la riveron Majnon ĉe Obernburg |
| · Alteco | 117 m super marnivelo |
| Altecodiferenco | 283 m |
| Geografio | |
| Urboj survojaj | vidu tekste |
La rivereto Mümling longas pli-malpli 50 km kaj donas nomon al la valo Mümlingtal en la mezmontaro Odenwald en suda Hesio kaj la pleja nord-okcidento de Bavario. Ĝi fontas en Beerfelden meze de la mezmontaro kaj fluas en la Majnon ĉe Obernburg.
Komunumoj trafluataj [redakti]
Beerfelden, Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst im Odenwald, Breuberg, Mömlingen, Obernburg
Nomo [redakti]
La romianioj nomis la rivereton Nemaninga, kaj dum la 9-a jarcento post Kristo ĝi menciiĝas kiel Mimininga. La nomo Mümling apartenas al la t.n. "pra-eŭropa grupo de rivero-nomoj", kaj ĝi estas paralela formo de la rivero-nomo Nemunas (germane Memel, pole Niemen ktp).

