Mömlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mömlingen
Blazono
Mömlingen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°51′N 09°05′O  /  49.85°N, 9.083°O / 49.85; 9.083 (Mömlingen)
v  d  r
Information icon.svg

La germana komunumo Mömlingen situas en la nordo de la distrikto Miltenberg en Bavario. Norde najbaras la distrikto Aschaffenburg (komunumo Großostheim), okcidente la du hesiaj distriktoj Darmstadt-Dieburg (komunumo Groß-Umstadt) kaj Odenwald (komunumoj Breuberg kaj Höchst). Montetoj ambaŭflanke de valo de la rivereto Mümling periferie apartenas al la mezmontaro Odenwald, kiu plu etendiĝas sudokcidenten.

Historio[redakti | redakti fonton]

Keltoj kaj romianoj[redakti | redakti fonton]

Pri prahistoria loĝado de la loko ekde la ŝtonepoko atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj. Antaŭ alveno de la romiano, kies imperio en la unua jarcento post Kristo oriente etendiĝis nur malmultajn pliajn kilometrojn, ĝis limo ĉe la rivero Majno, la regiono estis kelta. El romiaj tempoj restis ŝtonaj kolonoj dediĉitaj al Jupitero kaj aliaj dioj, kaj spuroj de kamparaj vilaoj en la montetoj ĉirkaŭ Mömlingen.

Frankonoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 6-a jarcento frankoj ekloĝis en la tereno de la nuna centro de la komunumo. Tomboj el tiu tempo enhavis inter alie orajn monerojn kaj silkon, kio supozigas, ke inter la frankonaj enloĝantoj troviĝis altaj nobeloj.

Unua skriba mencio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo mem unuafoje skribe menciiĝas sub nomo Miminingen en dokumento de la monaĥejo Fulda, skribita inter 802 kaj 817. Dum la frankonia tempo ekestis unua komunuma preĝejo.

Eklezio kaj nobeloj - Majenco kaj Breuberg[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko pluraj ekleziaj instancoj kaj nobeloj posedis la komunuman terenon aŭ partojn de ĝi. Dum 1024 la germana cezero Henriko la Dua donacis la grafejon Stockstadt, al kiu Mömlingen tiam apartenis, al la monaĥejo de Fulda. Dum 1278 la loko iĝis parto de la episkopejo kaj korona princejo de Majenco. Ĝis 1803 politike apartenis al Majenco, sed la nobeloj de la proksima fortikaĵo Burg Breuberg posedis grandan parton de la tereno kaj havis multajn rajtojn. Tio gvidis al daŭraj kvereloj inter Majenco kaj Breuberg.

Dum la malfrua mezepoko ekaperas la nomo de nobela familio "von Mimling". Ankaŭ familio de la mezepoka pentristo Hans Memling, naskiĝinta dum 1435 en Seligenstadt, devenas el la komunumo. Liaj verkoj nuntempe troviĝas en muzeoj dise tra la mondo.

Sude de Mömlingen dum la mezepoko ekzistis vilaĝo kun nomo "Hausen hinter der Sonne", kiun posedis la eklezio de Bamberg: ĝi preskaŭ ĉesis ekzisti dum la pesta epidemio de 1346, sed tute dum la tridekjara milito inter 1618 kaj 1648. La komunumoj Mömlingen oriente kaj Hainstadt okcidente dividis inter si la terenon de la malaperinta vilaĝo.

Sekvoj de la tridekjara milito inter 1618 kaj 1648[redakti | redakti fonton]

Dum la 16a jarcento Mömlingen estis prospera komunumo, kiu pagis signifajn impostojn al la grafoj de Wertheim, tiamaj posedantoj de la fortikaĵo kaj regiono Breuberg. Dum la tridekjara milito inter 1618 kaj 1648 pro murdoj, ŝteloj kaj bruligoj de la diversaj armeoj, sed ankaŭ pro sekva pesta epidemio, rapide disvastiĝanta pro la milita mizero, preskaŭ ĉiuj enloĝantoj formortis. Multaj tradiciaj familiaj nomoj ĉesis ekzisti. Post 1648 aperis novaj familiaj nomoj: enmigrintoj el suda Tirolio, Francio kaj Nederlando ekloĝis en la valo. La milito ankaŭ nuligis planojn pri nova loka preĝejo: nur dum 1777 finiĝis baroka preĝejo, kiu nuntempe estas simbolo de la komunumo.

Mömlingen iĝas bavara[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19a jarcento finiĝis la sescentjara epoko, dum kiu la komunumo apartenis al la episkopejo kaj korona princejo de Majenco. Dum 1803 ĝi por sep jaroj iĝis parto de la nova "princejo de Aschaffenburg", dum 1810 por kvar jaroj parto de la same efemera "princejo de Frankfurt", kaj fine dum 1814 iĝis parto de Bavario.

Komunuma partnereco[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Francio.svg Partnera komunumo ekde la jaro 1992 estas La Rochette en Francio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]