Magdolna Forró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdolna Forró
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1904 (1904-08-21)
en Zsámbok
Morto 16-an de februaro 1995 (1995-02-16) (90-jaraĝa)
en Evanston
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Jenő Barnóthy
Okupo
Okupo fizikistoastronomo • astrofizikisto • biofizikisto
vdr

Magdolna Forró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Forró MagdolnaForró Magda estis hungara-usonana fizikisto, profesoro. Ŝia nomo estis post la edziniĝo (hungare) Barnóthyné Forró Magda, sed en Usono Madeleine Forró Barnóthy.

Magdolna Forró [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1904 en Zsámbok. Ŝi mortis en 1995 en Usono en Evanston.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magdolna Forró akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter de Budapeŝto, poste ŝi doktoriĝis el fiziko en 1927 kiel la unua virino en Hungario. Ŝi plulernis en Universitato de Gotingeno, hejmenveninta en 1930 en Universitato de Budapeŝto ŝi establis laboratorion laŭeble el ligno, ŝi produktis la mezurilojn propramene. Ŝia kolego estis inĝeniero Jenő Barnóthy (ŝia estonta edzo). Ili mezuris la magnetan kampon kaj diversajn radiadojn. Okazis komparaj mezuradoj ankaŭ en minejo de Dorog en alteco 325 m. Ambaŭ instruis ankaŭ en la universitato. Post la 2-a mondmilito ili partoprenis en rekonstruado de la detruita katedro por daŭrigi la eksperimentojn pri la kosma radiado. En 1948 ili migris al Ĉikago, ĉar la esploraj kondiĉoj dependis de la komunisma partio. Ŝi instruis plu fizikon en la medicina universitato de Ĉikago, krome li ekzamenis biologiajn efikojn de la magneta kampo. Ŝi instruis ankaŭ en aliaj usonaj universitatoj, krome ŝi fondis instituton „Forro Science Corporation", kies teknia gvidanto estis Jenő Barnóthy.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A dielektromos állandó mérésével kapcsolatos kérdésekről (1928)
  • A kozmikus sugárzás természete (1933)
  • Zeitliche Anderung der Schauerintensitat und Mesotronenzerfall (1939)
  • Kísérleti Fizika (1945) - tralaborita studenta lernolibro laŭ la pli frua 2-a eldono
  • Reduction of Radiation Mortality through Magnetic Pretreatment (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.