Magyarcsanád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Magyarcsanád (madjarĉanAd), rumane Cenadul Unguresc, serbe Чaнaд estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó.

Preĝejoj de Magyarcsanád

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Mureş (rivero), kiu estas samtempe la rumana landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Nagylak. La vilaĝo kontaktiĝas kun Apátfalva. Kontraŭ la rivero troviĝas Nagycsanád. Germanoj detruis 2 pontojn dum la 2-a mondmilito. Trapasejo de Nagylak troviĝas 8 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Serboj fondis la vilaĝon ĉirkaŭ en 1698, kiuj gardis la limon kontraŭ la turkoj, sed ili bredis ankaŭ bestojn. La limo ĉesis en 1750, sekve parto de la serboj foriris, venis hungaroj kaj rumanoj. En 1756 okazis inundo. En 1882 fervojo ekfunkciis inter Arad kaj Szeged, en 1894 tra la ponto fariĝis nova linio. En 1910 loĝis tie 1679 da rumanoj, 702 da hungaroj, 616 da serboj. La rumana armeo en 1919 okupis la vilaĝon, kiu post unu jaro trovis sin ĉe la nova landolimo. Dum la 2-a mondmilito en la kazerno poloj loĝis. Iama vilaĝo Bökény apartenas al Magyarcsanád. Bökény senhomiĝis dum la turkoj, refondiĝis en 1801.

En la vilaĝo serba, rumana, cigana aŭtonomioj funkcias.

Ĝemelkomunumo estas Flago de Rumanio Nagykomlós, Rumanio.

Demografio en 2001[redakti | redakti fonton]

La religioj:

  • katolika 54,6%
  • kalvinana 8,2%
  • baptista 1,3%
  • ortodoksa (rumana) 16,4%
  • greko-katolika 1,4%
  • ortodoksa (serba) 1,2%
  • senreligia 7,6%.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]