Magyarszombatfa
Magyarszombatfa (madjarsombatfa) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter. La loknomo estas hungare: hungara-sabato-vilaĝ'. La vilaĝo slovene estas Soboĉka.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9946
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 290
La vilaĝo estis limpasejo al Slovenio, havas flankovojojn al Őriszentpéter kaj Lenti.
Historio
En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la fer-kurteno estis ne tro for, krome ankaŭ la jugoslavia limo estis forte kontrolita. La tero ne estis konvena por agraraj produktoj, sed estas bonkvalita argilo. Dum la historio ĉiam estis tie potfaristoj, ceramikistoj. En la vilaĝo estas muzeo pri potfarado, krome uzino pri ceramikaĵoj funkcias.
Proksima vilaĝo Gödörháza aliĝis al Magyarszombatfa. La komunumo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas libere traireblaj.