Maigret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maigret
fikcia homo
Kreita de Georges Simenon
Verko Maigret
Maigret Loses His Temper
Rolita de Albert Préjean, Rowan Atkinson, Jean Gabin, Jean Richard, Bruno Cremer, Harry Baur, Gino Cervi
Informoj
Sekso vira
Nacieco Francio
Okupo policisto • criminalist
vdr

Komisaro Jules MAIGRET, estas fikcia komisaro de la franca kriminala polico kreita de Georges Simenon, kiu estis la protagonisto de 78 romanoj kaj 28 rakontoj, verkitaj inter 1929 kaj 1972, kvankam la unua romano Pietr-le-Letton estis verkita en Delfzijl Nederlando kaj publikigita nur en 1931.

Lia unua romano Pietr-le-Letton estis vicigita en la 84-a rango en la listo de La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

La rakontoj pri la Komisaro Maigret okazas inter la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj. Maigret rakontoj estis adaptitaj por radio kaj televido. Aktorita de tiuj aktoroj

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Laŭ tio, kion oni povas ekscii el la verkaro, li naskiĝis en 1887 en la fikcia urbo de Saint-Fiacre en la departemento Allier en la regiono Aŭvernjo. En 1907 Maigret komencis medicinajn studojn en Nantes, sed li forlasis ilin la sekvan jaron kaj transloĝiĝis al Parizo kie li komencis eklabori en polico. En 1913 li edziĝis kun sia nemalhavebla edzino Louise Leonard, irante loĝi en apartamento de Bulvardo Richard-Lenoir, kiun ili ne forlasis ĝis la emeritiĝo de la Komisaro.

Komisaro Jules Maigret estas impona, larĝaŝultra kaj kolera viro, kiu fokusas en sia detektiva laboro. Lia esplordemandadotekniko baziĝas sur komprenado de la personecoj de la ĉeffiguroj en la esplordemandado kaj liaj instinktoj. La komisaro laboras por la pariza polico, kaj tial la plej granda parto de lia laboro estas en Parizo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, sed la aŭtoro ofte sendas lin al operacioj ekster Parizo, kaj eĉ ekster Francio.

En 1913 li solvis sian unuan gravan kazon rakontitan en La Première Enquête de Maigret, kiam li estis modesta helpanto en kvartala policejo, kio havigis al li postenon en Kriminala Polico, de kie en 1928 li atingis rangon de Ĉef-komisaro, posteno kiun li okupis, post kiam li plurfoje rezignis la eblecon altiĝi al direktoro de Kriminala Polico, ĝis lia emeritiĝo en 1956, en lia 69-a jaraĝo. Dum la emeritiĝo, Maigret retiriĝis al kampara domo, kiun li aĉetis en 1953, kie li ofte trapasis semajn-finojn, en Meung-sur-Loire en la departemento Loiret en la regiono Centro. Tamen eĉ dum sia retiriĝo Maigret daŭre okaze okupiĝis solvi kazojn kiuj prezentiĝis al li interesaj.

Lia kutima maniero solvi kazojn kiuj prezentiĝis al Maigret estas "eniĝi en la vivojn" de tiuj personoj kiuj estas en la ĉirkaŭaĵo de la okazintaĵo. Li solvas siajn kazojn pere de kompreno de la viv-manieroj de siaj pridemanditoj, pensante, manĝante, vivante kiel ili. Tra komisaro Maigret, Simenon ja rakontas policajn historiojn, tamen antaŭ ĉio li rakontas al ni aferojn de personoj, popoloj kaj urboj, etajn historiojn kiuj transiras lokajn aferojn por trakti universalajn temojn.

Verkoj pri Maigret[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1931: Pietr-le-Letton
  • 1931: Le Charretier de la Providence
  • 1931: M. Gallet décédé
  • 1931: Le pendu de Saint-Pholien
  • 1931: La tête d'un homme (L'homme de la Tour Eiffel)
  • 1932: Le chien jaune (La flava hundo)
  • 1931: La Nuit du carrefour
  • 1931: Un crime en Hollande
  • 1931: Au rendez-vous des Terre-Neuves
  • 1931: La Danseuse du Gai-Moulin
  • 1932: La guinguette à deux sous
  • 1932: L'Ombre chinoise
  • 1932: L'Affaire Saint-Fiacre
  • 1932: Chez les Flamands
  • 1932: Le Port des brumes
  • 1932: Le Fou de Bergerac
  • 1933: L'Écluse no. 1
  • 1934: Maigret
  • 1936: Peine de mort
  • 1937: Liberty Bar (Liberty Trinkejo)
  • 1938: Une erreur de Maigret
  • 1938: L'Amoureux de Madame Maigret
  • 1938: Stan le tueur
  • 1938: L'Auberge aux noyés
  • 1938: La Péniche aux deux pendus
  • 1938: L'Affaire du Boulevard Beaumarchais
  • 1938: La Fenêtre ouverte
  • 1938: Monsieur Lundi
  • 1938: Jeumont, 51 minutes d'arrêt
  • 1938: Les Larmes de bougie
  • 1938: Rue Pigalle
  • 1938: La Vieille Dame de Bayeux
  • 1938: L'Étoile du Nord
  • 1938: Tempête sur la Manche
  • 1938: Mademoiselle Berthe et son amant
  • 1938: L'Improbable Monsieur Owen
  • 1938: Ceux du Grand Café
  • 1938: Le Notaire du Châteauneuf
  • 1939: L'Homme dans la rue
  • 1939: Vente à la bougie
  • 1940: La Maison du juge
  • 1942: Les Caves du Majestic
  • 1942: Cécile est morte
  • 1942: Menaces de mort
  • 1944: Signé Picpus (Subskribite Picpus)
  • 1944: Félicie est là
  • 1944: L'Inspecteur Cadavre
  • 1945: La Pipe de Maigret
  • 1945: Maigret se fâche
  • 1946: Le témoinage de l'enfant de chœur
  • 1946: Maigret à New York
  • 1946: Le Client le plus obstiné du monde
  • 1946: Maigret et l'inspecteur malgracieux
  • 1946: On ne tue pas les pauvres types
  • 1947: Les Vacances de Maigret
  • 1948: Maigret et son mort
  • 1948: La Première Enquête de Maigret, 1913
  • 1949: Mon ami Maigret
  • 1949: Maigret chez le coroner
  • 1949: L'Amie de Mme Maigret
  • 1950: Maigret et les petits cochons sans queue
  • 1950: Un Noël de Maigret
  • 1950: Les mémoires de Maigret
  • 1950: Maigret et la vieille dame (Maigret kaj la maljuna damo)
  • 1950: Maigret au « Picratt's »
  • 1951: Maigret en meublé
  • 1951: Maigret et la grande perche (Maigret kaj longkrurulino)
  • 1951: Maigret, Lognon et les gangsters
  • 1952: Le Revolver de Maigret
  • 1953: Maigret et l'homme du banc
  • 1953: Maigret a peur (Maigret timas)
  • 1953: Maigret se trompe (Maigret eraras)
  • 1953: Maigret à l'école
  • 1954: Maigret et la jeune morte
  • 1954: Maigret chez le ministre
  • 1955: Maigret et le corps sans tête
  • 1955: Maigret tend un piège (Maigret insidas)
  • 1956: Un échec de Maigret
  • 1956: Maigret s'amuse
  • 1957: Maigret voyage
  • 1957: Les Scrupules de Maigret
  • 1958: Maigret et les témoins récalcitrants
  • 1959: Une confidence de Maigret
  • 1959: Maigret aux assises
  • 1960: Maigret et les vieillards
  • 1961: Maigret et le voleur paresseux
  • 1961: Maigret et les braves gens
  • 1962: Maigret et le client du samedi
  • 1962: Maigret et le clochard
  • 1962: La Colère de Maigret
  • 1963: Maigret et le fantôme
  • 1964: Maigret se défend
  • 1965: La Patience de Maigret
  • 1966: Maigret et l'affaire Nahour
  • 1966: Le Voleur de Maigret
  • 1967: Maigret à Vichy
  • 1968: Maigret hésite (Maigret hezitas)
  • 1968: L'Ami d'enfance de Maigret (Amiko el la junaĝo de Maigret)
  • 1969: Maigret et le tueur
  • 1969: Maigret et le marchand de vin
  • 1970: La Folle de Maigret
  • 1971: Maigret et l'homme tout seul
  • 1971: Maigret et l'indicateur
  • 1972: Maigret et Monsieur Charles

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

En esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]