Malaĥio el Arnagh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Malaĥio el Arnagh

Malaĥio el ArnaghMáel Máedóc Ua MorgairMalaĥio el O'Morgair (Armagh, 1094 – Abatejo de Clairvaux, 2-a de novembro 1148), estis katolika ĉefepiskopo, sanktulo kaj abato, titolulo de arĥidiocezo de Arnagh.

Al Sankta Malaĥio el Armagh la popola devoteco atribuas diversajn miraklojn dum fikciisto ŝajnigis retrovi lian dokumenton priskribantan viziojn pri identeco de la estontaj papoj, nome la tieldirita profetaĵo de Malaĥio. Li estis sanktoproklamita de Klemento la 3-a, en la 5-a de julio 1190.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

Bernardo de Clairvaux lin priskribis kiel naske nobelo. Li estis baptita kiel Máel Máedóc (nomo kiu estas tradukita per Malaĥio) kaj estis katekizita de Imaro (Imhar O'Hagan), estonta abato de Armagh. Post longa engaĝiĝo en la studoj li estis ordinita sacerdoto 1119. Cele de perfektiĝo en liturgio kaj teologio, li translokiĝis al la distrikto de Waterford (Lismore), kie li elspezis preskaŭ du jarojn sub la gvido de Sankta Malko. Sekve oni lin elektis kiel abaton de Bangor, en 1123. Jaron poste li estis ordinita episkopo de la diocezo de Down kaj Connor, kaj en 1132 li estis alvokita ĉefepiskopi en la Armagh.

Sankta Bernardo informige kolektis interesajn cirkonstancojn pri Malaĥio, kaj laŭdas lian zorgemon klarige proponi religion, kaj en Connor kaj en Armagh. En 1127 Malaĥio revenas al Lismore, kie agadas kiel konfesprenanto de Cormac MacCarthy, princo de Desmond. Episkopo en Connor, li daŭrigas loĝi en Bangor, kaj kiam iuj irlandaj princoj disrabis Connor, li translokigis la monaĥaron de Bangor al Iveragh, en la distrikto de Kerry, kie ili estis ricevitaj de Cornac, ĵus reĝoproklamita. Okaze, fakte, de la morto de la episkopo Kelso, Malaĥio, pene konvinkita forlasi la ermitecon de la monaĥejo, estis levita al la episkopa ofico en Armagh, ŝarĝo kiun li ne povis plenumi pro intrigoj se ne du jarojn pliposte: ankaŭ tiam li devis akiri la Bachal Isu (la bastono de Jesuo = la episkopa bastono) de Niall, laika uzurpanto de la primasa eklezia ofico.

La influo de Malaĥio en la irlandaj ekleziaj problemoj estis komparata al tiu de la episkopo Bonifaco en Germanio. Li, fakte, reformis kaj reorganizis la irlandan Eklezion kaj ĝin konvinkis submite obei al Romo; kiel Bonifaco, li estis zorganto kaj iniciatinto de monaĥismo.

Dum la trijara restado en Armagh, laŭ la Bernarda fonto, Malaĥio reestablis la disciplinon en la Eklezio, kiu jam fariĝis moliĝinta en la periodo de la regado de laikaj abatoj, kaj adoptis la roman liturgion. Ĉiam laŭ Bernardo, Malaĥio, jam elaradikiginte la barbaraĵojn kaj reestablinte la kristanan moralon, kaj vidinte ke ĉio esti kalma, Mlaĥio ekpensis pri sia persona trankvilo: li forlasis Armagh en 1138, dividis la diocezon en du (Down kaj Connor) konservante la unuan kaj revenis al Connor.

Komence de 1139 Malaĥio pilgrime vojaĝis ĝis Romo, trairante Skotlandon, Anglion, kaj Francion, kaj vizitis Bernardon en la Abatejo de Clairvaux. Tiam li petis de la papoInocento la 3-a la insignon de la Paliumo por la arkidiocezoj de Armagh kaj Cashel, kaj estis nomumita papa legato por Irlando. Revenante li revizitis Bernardon kaj reforiris kun kvin monaĥoj por fondi, en Irlando, la grandan Abatejon de Melllifont, en 1142, kiu havis kiel superulo la irlandan Christian.

Malaĥio entreprenis duan vojaĝon al Romo, en 1148, sed laŭlonge de la vojo li malsaniĝis kaj haltiĝis ĉe la Abatejo de Clairvaux, kie li mortis asistate de la amiko Bernardo. Okazis la 2-an de novembro 1148.

Sankta Malaĥio estas liturgie festata, en la Katolika Eklezio, la 3-an de novembro (evidente por ke ne surmetiĝu du festoj).

Osta fragmento de Sankta Malaĥio -preĝejo de Ville-sous-la-Ferté najbare de Clairvaux

Pri la enhavo de la “Profetaĵo de Malaĥio[redakti | redakti fonton]

La Profetaĵo de Malaĥio, aŭ “Profetaĵo pri la papoj,”, verko al li fikcie atribuita, estas listo de 112 latinlingvaj mallongaj frazoj kiuj pretendas priskribi iun individuigan karakterizon de unuopa papo. La listo komencas ekde 1143) kaj finiĝos kun la papo “Petro de Romo” post kiu aŭ dum kiu okazos la lasta juĝo.

Multe oni diskutis pri tiu lasta profetaĵo: tiu lasta papo, laŭ iuj filologoj de la dokumentoj eble estis aldonita al la dokumento en 1820, kaj do ne aperus en la originalo. Se tio estas, Malaĥio estus indikinta kiel lastan papon la nunan (2012).

Aliaj interpretistoj supozigas ke la profetanto ne sciigas ĉu la nuna papo kaj “Petrus Romanus” estas sekvantaj, kaj do eblas ke pri ili pludaŭrus la listo.

Ĉiukaze, malgraŭ ke multaj, eĉ amuziĝe, cerbumis por krei koherecon inter la papo koncernata kaj la moto lin preskribanta, oni ne forgesu, diras kritikistoj, ke temas pri temoj ekstersciencaj, kaj ke do la argumentadoj poraj kaj malporaj dependas de la individua disponebleco al tiuj temoj. Se ne sufiĉus, por senkreditigi la verkon, helpu la fakto ke pri ĝi parolas eĉ ne la biografiisto de Sankta Malaĥio, nome Sankta Bernardo de Clairvaux

Pri la aŭtoreco de la verko oni vidu la historiajan-filologiajan argumentadojn en la studo de Giuseppe Fumagalli Chi l'ha detto?, Milano, Hoepli, 1989, pag. 391.

Tiu verko estis ofte represita malgraŭ la nekonsento de la papoj

Luigi Fumi (Luigi Fumi, L'opera di falsificazione di Alfonso Ceccarelli, Perugia, 1902.) atribuis la kompiladon de tiuj pseŭdoprfetaĵoj al la fama falsisto, Alfonso Ceccarelli, senkapigita, ĝuste pro liaj falsigaĵoj, en 1583.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]