Malaka Markolo
Malaka markolo | ||
---|---|---|
markolo • sound | ||
Ligas akvejon | Andamana Maro | |
kun akvejo | Sudĉina Maro | |
Disigas landoparton | Sumatro | |
de landoparto | Malaja duoninsulo | |
Datoj | ||
1° N, 103° O (mapo)1.4633333333333102.80722222222Koordinatoj: 1° N, 103° O (mapo) | ||
| ||
Longo | 800 km | |
Plej malgranda larĝo | 2,8 km | |
Marbordaj lokoj | Malako, Singapuro. | |
Insuloj | (multnombraj) | |
Situo de la Malaka markolo en la ĉefa ŝipvetura reto | ||
La Malaka Markolo situas inter la Malaka Duoninsulo kaj insulo Sumatro en suda Azio. Ĝia minimuma larĝo estas ĉ. 50 km, ĝia longo ĉ. 800 km.
Ĝi ligas la Andamanan Maron (okcidente) al la Sudĉina Maro kaj la Java Maro (oriente). Pli grandskale ĝi estas grava ligilo inter la Hinda Oceano kaj la Pacifiko, kiujn disigas ĉeno da insuloj inter Azio kaj Aŭstralio. Ĝi estas inter la plej viglaj marvojoj de la mondo; oni taksas, ke 20 % (laŭ kelkaj: 30) el ĉiuj ŝiptransportataj varoj iras tra ĝi. Eĉ en la 21-a jarcento ĝi estas plagata de piratoj.
Kvankam kelkaj asertas, ke la markolo havas minimuman larĝon de malpli ol 3 kilometroj, tio veras nur pri la ŝaneloj ĉe ĝia orienta flanko, ekzemple la Singapura Markolo. Tamen la markolo estas malvastejo en la monda komerca trafiko, kaj Tajlando proponis provizi alternativon per kanalo aŭ naftodukto tra sia teritorio.
Eksteraj ligiloj
greke https://archive.is/20120525115312/www.eia.doe.gov/emeu/cabs/choke.html greke http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/3925277.stm greke http://www.economist.com/displaystory.cfm?story_id=2752802 greke http://www.washingtontimes.com/national/20050117-115550-1929r.htm
Vidu ankaŭ
|