Malgranda Sinagogo de Budapeŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malgranda Sinagogo en Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto), en kvartalo de judoj estas religia Monumento historia. Ĝi situas proksime de Granda Sinagogo (Budapeŝto) kaj Sinagogo (Erzsébetváros).

Fronto de la Malgranda Sinagogo
Turoj de la sinagogo

Historio

En 1783 la judoj ricevis permesojn loĝadi en Pest (urbo). Ili konstruis ĉi tiun sinagogon inter 1869-1872 laŭ projekto de Otto Wagner, kiu estis konata arkitekto de Vieno. La sinagogo servis tiujn judojn, al kiuj la Granda Sinagogo ne estis konvena. En 1941 oni kolektis en tiun sinagogon la judojn, kiuj poste estis deportitaj en la nuntempan Ukrainion. pri tio memorigas memortabulo sur la muro. Post la 2-a mondmilito la konstruaĵo estis ruina kaj neuzita depost 1959. En la 1990-aj jaroj oni faris malgrandajn renovigojn. Ekde 2006 la juda eklezio denove profitas ĝin kiel vidindaĵo. Interne la mebloj mankas, tial oni establos tie judan etnografian muzeon.

La konstruaĵo estas integrita al la ceteraj domoj laŭ la strato. La fasado estas simetria. La turoj similas iomete al la minaretoj. Interne granda okangula kupolo situas, kiun 8 kolonoj tenas. Sur la muroj restis la reliefoj.

Fontoj